Hor' beata: sidi kune en admiro, Vi kaj Mi, en du korpoj unu animo kaj sopiro, Vi kaj Mi! En la ĝardeneto sorĉa ni la eternecon sorbos en florbosko bunta, inter birdotrilo, Vi kaj Mi. En la ĝardeneto sorĉa — supre stelokuloj sparkas du nubetoj enfermitaj en lunbrilo, Vi kaj Mi. Ni priridas la envie pepan gregon da papagoj, eĉ ne aŭdas, kion diras ĉi babilo, Vi kaj Mi. Ho magio! En silenta angulet' lulanta lante ŝvebi tra lontanaj maroj en deliro, Vi kaj Mi! Krevas ŝel' de nia korpo, en senkorpa rev-ekzalto dissolviĝas en la spaco unu spiro: Vi kaj Mi. |