Theokritos
GRENRIKOLTISTOJ

MILON:
He, laborkunul' Bukaios, kio do nun al vi, parolu!
Meti rektan falĉopaŝon, kiel iam, nun vi ne povas,
nek kun la falĉist-najbaro kune pasi. Vi postrestadas,
kiel el la greg' la ŝafo, kiun vundis dorno piede.
Kio estos ĝis vespero al vi, kaj eĉ jam ĝis tagmezo,
se, apenaŭ komencinte, jam vi ne falĉas vian parton?
BUKAIOS:
Milon, dura kiel ŝtono, ĝis malfrua nokto vi falĉus,
ĉu neniam vi sopiris je l' kunesto kun iu fora?
MILON:
Ne! Sopir' je malproksima kial tio por laboristo?
BUKAIOS:
Ĉu neniam vin turmentis maldormem' pro sopiro ama?
MILON:
Tute ne! Malbone estas, se gustumas hundo la lardon.
BUKAIOS:
Sed mi, ho Milon, mi amas jam de ĉirkaŭ dekunu tagoj.
MILON:
El barel' vi ĉerpas dolĉon kaj mi ne havas eĉ aceton.
BUKAIOS:
Tial antaŭ mia pordo restis sen sarkad' la semaĵo.
MILON:
Diru, kiu ŝin edukis do por via plag'?
BUKAIOS:
                              Polybotes.
Li ĉe Hippokion ŝalmis antaŭ tagoj por laboristoj.
MILON:
Dio trafas la kulpulon. Jen vi havas, kio necesis,
la akridon, kiu al vi nokte ĉirpas en la kanaro.
BUKAIOS:
Ho, vi mokas pri mi. Tamen, blindas ne nur Pluto, sed ankaŭ
la facilanima Eros. Ĉesu do tiel fanfaroni.
MILON:
Mi neniam fanfaronas. Kaj vi, flankenmetu la serpon,
diru al mi ĉarman kanton pri l' knabin'. Pli facilos tiel
la laboro, kaj, sendube, jam malnova poet' vi estas.
BUKAIOS:
Muzoj Pieriaj, kantu kun mi la knabineton sveltan,
ĉar ja ĉion, kion tuŝas vi, diinoj, vi plibeligas.
Bombyka plej kara, ĉiu diras vin knabino Siria,
magran kaj sunbrunigitan, sed por mi ja mielkoloran!
Jen, malhela la violo, malhelbunta la hiacinto,
tamen ilin plej volonte en florkronon oni kolektas.
Al cerefolio kuras kapro kaj post kapro la lupo,
la plugilon sekvas gruo, por vi, kara, mi frenezumas.
Se vi havus tian riĉon, kiel Krezo laŭ onidiro,
orstatuon de ni ambaŭ mi prezentus al Afrodita.
Starus vi kun ŝalmo kaj kun roz' aŭ pomo en via mano,
kaj luksveste mi, kun nova paro da ŝuoj surpiede.
Bombyka plej kara, estas marmorfris' piedetoj viaj,
via voĉo tiel mola, mankas vorto por via movo.
MILON:
Vere, jen, min tute kirlis Kukos per sia bela kanto,
kiel bone li mezuris penson, vortojn kaj melodion!
Ho ve, mia barbo! Kial al mi vi senutile kreskis!
Sed orelu pri ĉi tiu kanto de dio Lityerses!

Ho Demeter multe-frukta, inulte-spika, per via beno
kresku bele la semaĵo kaj la rikolto estu riĉa!

Garbligantoj, vigle ligu la grenfaskojn, por ke neniu
diru: "He vi, sentaŭguloj, disperdiĝas via salajro!"

Stakoj al nordvent' rigardu kaj la tranĉofin' de tigoj
al zefiro okcidenta; tiel grasos grajno de greno.

Homoj, se vi grenon draŝas, dormi ĉe l' tagmez/o evitu,
tiam ja plej bele flugas for de la tig' la grenventaĵo.

Tuj komencu grenrikolti, kiam la alaŭdeto vekiĝas,
ĉesu, kiam ĝi ekdormas, brulon sunan bone toleru!

Knaboj, jen, feliĉe vivas nur la ranoj: ili ne zorgas,
kiu donos trinki, ili mem ja havas akvon abunde.

Kiel decas, vi, avara inspektor', kuiru la lenton,
kaj ne tranĉu vian manon dispecigante eĉ kuminon!

Jen do, kiel devas kanti sur la kampo la klopodantoj,
kaj, Bukaios, vi prefere diru vian amon avidan
al patrino via, kiam lite ŝi kuŝas frumatene.