Lorenzo Stecchetti
GRETCHEN

Jen, preĝejporde, abomeno pesta,
sorĉistinaĉo, ŝajne el infero,
kun fiaj signoj de la vivo besta.
Sed tra la densaj sulkoj de l' megero

kelkfoje tamen brilas belo resta.
Ŝi vendas sanktajn bildojn en mizero.
Mi pridemandis, kaj kun voĉ' modesta
respondis ŝi: "Jen la fatala vero:

Mi estas Gretchen, vendis mian ĉarmon,
malpurajn kisojn vendis mi milfoje,
post Faŭst en ĉiu tempo, ĉiu lando.

Sed hospital' putrigis mian karnon.
Mi vendas sanktajn bildojn apudvoje,
por ke kvar soldojn havu mi por brando."