Meleagros
HELIODORA


Flaĉas pli al mi, je Eros, kion Héliodora softe
      en orelojn miajn flustras, ol la Apolla liro mem.

*


En korfundon mian metis la belvoĉan Heliodoran
      Eros mem, por ke ŝi estu la anim' de mia anim'.

*


Jam ekvelkas la florkrono sur la kap' de Heliodora,
      sed ŝi mem ja pompas kiel florokrono de florokron'.

*


Diras mi, ke en parolo la belvoĉa Heliodora
      povas certe venki eĉ la tri Graciojn per graciec'.