HITOMARO


1.
Tiriĝas longe
kiel la plumo vosta
de la fazano
la nokto al kuŝanto
de lit' solece frosta.

2.
Sur bord' krepuska
kuŝas nebul' envia,
kaŝas la ŝipon,
korfrape atendatan,
ĉar venas kara mia.