Walter von der Vogelweide
HO VE, KIEN MIAJ JAROJ...

      Ho ve, kien miaj jaroj malaperis do!
Ĉu mi sonĝis mian vivon, aŭ ĝi veris do?
Ĉu, kion mi rigardis io, estis io?
Do dormis mi kaj mem ne sciis mi pri tio.
Kaj nun mi vekiĝis kaj estas nekonata,
kio konata estis al mi, kvazaŭ mano plata.

Land' kaj homoj, kiuj vidis min dum infanpaŝoj,
jam fariĝis al mi fremdaj, kvazaŭ mensogaĵoj.
Iamaj ludkunuloj jen, lacas jam pro l' jaroj,
plugitaj estas kampoj, hakitaj la arbaroj,
kaj nur la akvoj fluas same, kiel foje,
la malfeliĉon kreski vidas mi malĝoje.
Kiuj min bone konis, apenaŭ min salutas,
la mondo la ĉagrenojn plenmane al mi ŝutas.
Se mi memoras pri ĝojaj tagoj, sortoflato,
ili malaperis, kiel en la mar' ŝtonbato,
por ĉiam plu: ho ve!
      Ho ve, kiel mizeras eĉ la gento juna,
kiu ne multe zorgis ĝis la tempo nuna.
Nur zorgojn nun ĝi konas, ve, kial ĉi mizer'?
Vi trovas jam gajulojn nenie sur la ter\
Jam ĉesigas la zorg' eĉ dancon, kanton,
kristan' neniam vidis ja tiel vean bandon.
Rigardu virinkufojn: kiaj ili estas?
Fieraj kavaliroj sin kampule vestas.
El Romo la malmildaj leteroj al ni venas,
funebri permesate, sed ĝojojn oni prenas.
Ĉagrenas tio min profunde ni vivis tiel ĝoje
ke mian ridon ŝanĝu en ploron mi nunfoje.
Eĉ sovaĝbirdojn kortuŝas ĉi lamento.
Ne miru do pri ĉi rezigna sento.
Sed kion diras mi, stultulo, kolerkrie?
Ĉi tie ĝojĉasante, ni ĝin ja perdos tie
por ĉiam plu: ho ve!
      Ve, venenita estas ĉia dolĉa belo.
Mi vidas amaran galon ŝvebi meze de l' mielo.
La mond' ekstere ruĝas, blankas, verdas brile,
sed ĝi inteme estas nigra mort-simile.
Sed vin konsolu, se vin delogis ĝia tento,
ke eĉ la grandan kulpon absolvas eta pento.
Pripensu, kavaliroj, jen estas via tasko,
vi iras kun forta ŝildo, kaj kun brilanta kasko,
kaj kun kiras' fortika, kun glavo konsekrita,
volu Dio, ke mi estu venk-merita!
Mi volus, malriĉul', tre riĉan perlaboron,
ne bienon de l' sinjoroj mi pensas, nek la oron,
pri tiu kron' eterna volus mi fieri,
kiun soldulo povas per sia lanc' konkeri.
La karan marvojaĝon mi volus fari pie,
prikanti ĝin jubile, kaj kanti jam ĉi tie
neniam plu: ho ve!