Jaroslav Vrchlický
ILUZIO

La ĉambro plenis. Dum ĝin trarapidis
mia rigard', knabinon mi ekvidis.
Ŝi turnis sin al notoj ĉe l' pian',
apogis kapon reve en la man'.
Nur riĉajn buklojn vidis mi, kaj trude
ili min logis: ŝin imagi tute:
ovalon mildan de l' infan-vizaĝ'
ĉe l' lumo de l' unua revmiraĝ',
lip-fragojn ĉastajn, kun la freŝ' purpura,
la frunton, kie fluis paco pura,
kiel la luna lumo sur marmor' —
kaj plue revis mi pri ŝia kor',
pri la sopir' de l' maturiĝaj jaroj —
ĉion ĉi legis mi de ŝiaj haroj.
Jam preskaŭ pentre mi prezentis ŝin,
sed jen, subite tim' turmentis min,
ke ĉi sonĝita tuta mond' etera
disfalos, kaj nun, kun rigard' surtera
mi fuĝis, kun la bild' en mia sin'.
Ho, iluzioj, antaŭ kiam vin
la viv' frakasas, kial ni ne mortas,
kaj vian helan brilon kun ni portas?
Jen, kun inspiro via sur la frunt'
la kruĉon suĉas ni ĝis teda fund':