Dante Alighieri
INFERO
KVINA KANTO

Nun en la duan rondon ni descendis,
ĝi malpli grandan lokon ĉirkaŭbaras,
sed tie des pli da dolor' veplendis.

Terure kaj dentgrince Minos staras
ĉe la enir' kaj kulpojn ekzamenas
kaj per vost-volvo regas, juĝon faras.

Ĉar se animo misnaskita venas
kaj ĉiujn kulpojn antaŭ li recitas,
li, kiu l' kulpojn konas kaj komprenas,

pri l' lok' infera pese primeditas,
kaj faras vosto-ringojn, tiel multe,
kioman infer-gradon ĝi meritas.

Senĉese venas la popol' tumulte,
por juĝ' la kulpojn portas ĉia gento,
rakontas, aŭdas, iras plor-singulte.

"Vi alveninta Domon de l' Tunnento!"
alkrias Minos, kiam min li vidas,
lasante la oficon por momento

"kiel eniros vi, kaj kiun fidas?
Ne trompu vin la larĝo de la pordo!"
Sed diras al li nun, kiu min gvidas:

"Kial vi bruas? Li, laŭ fata ordo
pluiros! Jen la volo tie, kie
la volo estas pov'. Demandojn for do!"

Eksonis nun doloraj voĉoj krie.
Ni venis lokon, kie orkestro tuta
de veoj, ĝemoj batis min furie.

Jen estis lok' de ĉiuj lumoj muta.
ĉi muĝis, kiel mar' dum furioza
batal' kun vento malamike bruta.

Infera vent', eterne senripoza,
spiritojn multajn tie ŝire trenis,
flugige, bate, en turnado kroza.

Kiam al la ruino ili venis,
kun ploro kaj veado kaj lamento
la Dian Forton ili ekblasfemis.

Eksciis nun mi, ke per ĉi turmento
damniĝas, kiuj pekis per la karno,
submetis saĝon al libida sento.

Kaj kiel sturnoj, tempe de malvarmo,
en granda, plena grup' sin fluge tiras,
tiel en vent' la misspirita svarm

malsupren, supren, al kaj re flugiras,
sciante, ke ne nur ripozon tie,
sed eĉ mildiĝon vane ĝi sopiras.

Kaj kiel gruoj iras, kaj molkrie
linion longan fluge el si ligas,
ĉi ombroj tiel veas letargie,

dum la tempesta vent' ilin flugigas.
Mi diris: "Majstro! Tiu nigra vento
kian popolon tiel vip-instigas?"

Respondis li: "La estro de l' taĉmento,
pri kiu nun scivolas via voĉo,
estis regino de multnombra gento.

ŝi dronis en volupto kaj diboĉo,
leĝigis: licas kio plaĉon vekas,
ke ne malhelpu ŝin mem la riproĉo.

Jes: Semiramis; pri ŝi oni legas,
ke ŝi heredis post la edzo Nino
la teron, kie la sultan' nun regas.

Pro am' bruligis sin tiu virino,
al ostoj de Siĥeo malfidele.
Jen Kleopatra. kun lasciva sino."

Helena venis, pro kiu kverele
popoloj sangis, kaj la granda Aĥilo:
ĉar amo venkis fine lin kruele.

Pariso kaj Tristan' kaj poste milo
da ombroj, manmontritaj, kiuj fate
pro amo devis morti per armilo.

Dum tie flugis, de l' Doktor' nomate,
herooj, belulinoj inter ili,
mi konfuziĝis, larmis mi kompate,

kaj diris: "Majstro, volus mi babili
kun la du ombroj, kiuj flugas pare
kaj al la vento ŝajnas pli facili."

Kaj li: "Atendu, ĝis ili najbare
flugos, kaj petu ilin je l' amforto
ilin portanta: ili restos stare."

Kiam alvenis ili per vent-porto,
mi kriis: "Ho, animoj turmentataj!
se Iu lasas, venu do por vorto."

Kaj kiel la kolomboj am-malsataj
al dolĉa nesto flugas en rapido,
aerfrapante per flugiloj bataj,

simile ilin, el la grup' de Dido
altiris al ni tra l' aer' terura
la voĉ' kompata, kvazaŭ forta brido.

"Ho, korp-anim', bonvola, kara, pura!
veninta en ĉi nigron ĵus de l' Tero,
kiun per sango pentris ni purpura,

se tio plaĉus Reĝon de l' Etero,
ni preĝus pacon por vi, kiu sentas
kompaton kontraŭ ni en ĉi mizero.

Ĉu aŭdi, aŭ paroli vi pretendas?
Ni aŭdos, aŭ parolos, laŭordone,
dum la ventego, kiel nun, silentas.

Nin oni naskis tiuregione,
kie la Po la maron jam eniras,
por havi pacon, kun kunuloj, drone.

Am', kiu korojn flate rab-akiras,
lin pelis al mi, al ĉi korp' gracia,
murdita tiel, ke l' memor' min ŝiras.

Am', por amatoj forta trud' magia,
min pelis al li, kaj kun tia forto,
ke jen, eĉ nun ne ĉesis brulo ĝia.

Amo nin puŝis al komuna morto,
murdinton nian nun Kain' invitas."
Jen ili plendis vorton post la vorto.

Dum la dolora par' tiel recitas,
la frunton klinis mi kaj kline tenis,
ĝis Majstro diris: "Kion vi meditas?"

Kaj mi responde la parolon prenis:
"Ve, al ĉi voj' dolora ilin kiom
da dolĉaj pensoj kaj deziroj trenis!"

Nun, turne al ŝi, diris mi ĉi tion:
"Francesca, ho, pri viaj dolorŝiroj
ĝislarme sentas mi melankolion.

Sed, en la temp' de l' dolĉaj ĝemospiroj,
ho diru, kiel logis vin Amoro
ekkoni duban vojon de l' deziroj?"

Kaj ŝi: "Ne estas pli granda doloro,
ol rememori pri feliĉ' en prema
mizero; scias ĝin via Doktoro.

Sed se vi estas tiel scivolema
pri l' amoĝermo, estos mi simila
al iu, jen parola, jen ekĝema.

Ni, solaj, iun tagon legis pri la
kreskanta am' de Lancelot'. Suspektis
nenion ni en la duop' trankvila.

Rigardon ni multfoje interplektis
dum lego, kun vizaĝo paligita,
sed jen la punkto, kiu nin infektis:

kiam ni legis pri l' ridet' ekscita
de l' kisdezir', pri ĝia dolĉa vibro,
li, por eterne jam al mi ligita,

buŝkisis min kun trem' en ĉiu fibro.
Galeotto igis libro kaj aŭtoro,
ĉi-tage ni ne legis plu de l' libro."

Dum ŝi parolis, la kunul' kun ploro
lamentis tiel, ke mi tute palis,
kaj sentis kvazaŭ morton ĉirkaŭ l' koro;

kaj kvazaŭ morta korp', mi terenfalis.