Charles Baudelaire
INTERRESPONDOJ

Naturo estas templo; kelkfoje en ĝi mistike
kaj kun parol' konfuza kolonoj vivaj vibras.
Arbaron da simboloj la hom' tie tramigras,
kiuj lin rigardadas intime kaj amike.

Kiel la longaj ehoj, kiuj de fore ondas
fandite en tenebra kaj profundega kuno
vasta kiel la nokto kaj vasta kiel lumo,
koloroj kaj odoroj kaj sonoj sin respondas.

Estas parfumoj fortaj kiel karnoj infanaj,
dolĉaj kiel hobojoj, verdaj kiel pejzaĝoj,
— estas aliaj, riĉaj, triumfaj kaj satanaj,

havantaj la disvaston de la senfinaj aĵoj,
kiel la ambroj, moskoj, benzooj kaj incensoj,
kantantaj la ebrion de la spirit' kaj sensoj.