Georghe Coşuc
KANTO DE ŜPINILO

Mi zumis foje kanton
en dormoĉambra sol',
mi zumis foje kanton,
sen scio kaj sen vol',
ŝpinil' pri tio kulpas,
dum rule glitis ĝi,
al mi ĝi antaŭkantis,
kaj ĝin imitis mi.

De tiam malgraŭvole
min sekvas ĉi sonor',
mi tute vane penas
ĝin peli el memor'.
Ĝin kantas mi dum vojo,
ĝin kantas mi dum ŝpin'.
Ve, se mi scius, kial?
Se mi komprenus ĝin!

Ĉe l' vespermanĝo fluas
larmero post larmer',
pro larm' ne eble manĝi,
kaj mankas min aer'.
Kun arda kap' mi devas
elkuri al la vent'
kaj mankovrante vangojn
ekkanti kun lament'.

Ĉe l' muelil' mi staris
kaj rulis sin la rad',
kaj vortojn kompreneblajn
ĝi kantis dum turnad':
ĝi al mi antaŭkantis,
kaj postkantetis mi,
muelist' min postrigardis
kaj krucon metis li.

Al riveret' mi portis
ĉi kanton de amar'
por ĝin en val' enfosi
sed popla foliar'
ekkantis, ĉiuj poploj
vekantis en la vent',
kaj mi denove devis
ekkanti kun lament'.

Mi iris en la kampon,
sed plorojn trovis nur.
Ho, kiaj ploraj kantoj!
Nun fuĝis mi en kur'
al bosko, ĉar en mondo
plej taŭgas, ĝi por ĝem'.
Ah, ĉie plor'! Kaj oni
min miras pro l' plorem'!

Ŝpinil' pri tio kulpas:
ruliĝas ĝi dum ŝpin'
kaj dume kantas kanton,
kaj ĝi instruis min.
Ve, malrapide pasas
la viv' sen kora ĝoj'
ho, pasus ĝi rapide,
aŭ haltus ĝi en voj'!

Jes, haltus ĝi en vojo,
aŭ lokon, por sen lim'
ridplori, mi jam trovus!
Ĉar min retenas tim'
koleras patro, panjo
riproĉojn diras jam,
okulojn miajn tuta
vilaĝo miras jam.

Ho, nokte, sole nokte
mi sentas min sen pez',
kusenon mi alpremas,
kaj kvazaŭ en frenez'
mi ploras, en kusenon
la kapon boras mi,
kaj ploras, dum ne vidas
patrin', ke ploras mi.