August Strindberg
KIO DO? KIU DO?

Kio do? Kiu do?
Jen en mortemaj vualoj blankaj
Hor' de linioharmonioj,
sonoradanta subvuale.
Miniatura mondo,
portret' de nia granda kosmo.
Rigardu parabolon de ĉi kokso,
potencan, kiel la kometa vojo
al nekonataj, revkonjektaj spacoj...
Nun ĝi turniĝas kaj tuj la linioj
kunfluas en duonon de elipso
la Ter' turniĝas tiel ĉirkaŭ l' Suno
kaj montras sin figur' ovala,
el kies fokuspunkto la radioj
de ŝia sin' diskuras.
Jen inter ŝultroj kaj ingvenoj
la heksagram', la sankta,
Orion' majesta de la stelomondo.
La umbilik' similas al la zono,
kiun tratranĉas ĉielekvatoro,
ripozas ĝi en sfera triangulo,
malsupre, sub konveksaj arkoj tri:
kupolo sur tegmento templa,
sur sankta templo de la patrineco.
Kaj jen la trunk': sunkrona, lunfalĉila,
kun implikaĵ' de kurboj delikataj;
duonsferoj de l' du mamoj: jen la Ter':
stelnubo de l' genuoj: la laktvojo,
la svelta ark' de l' kruroj
similas al streĉita kord' pafarka.
La piedoj belvolbaj,
la ŝultroj rondetaj,
la brakoj ŝvelformaj
ŝiriĝis el ĉi sama sfero ĉiuj;
simfonio el harmoni' de l' sferoj.
De l' sfer' devenas ĉiuj; de l' konuso,
de l' lumkonus', versita de la Suno!
Tiel vi, ho virin', el lum' ĉiela
kreiĝis en la Kreo,
laŭ propra bildo de l' Kreint',
el pecoj de la Universo.
Kaj tial vi estas ĉio!
Ĉiodona
sen kiu estas mi malplena spac'!
Sed, ho ĉielfilin', el tero,
el ĉiuj landoj de l' Naturo
kreiĝis la polvdomo fajna, kiun
animo via loĝas.
L' oreloj estas konkoj kaj helikoj,
la mielkavetaj lipoj estas floroj,
la buŝo estas poro de kreskaĵoj.
La kurb' de l' orelloboj,
kiel sarmentoj de melon' kaj vito;
la dentoj perlamotaj,
kiel la fiŝoskvamoj;
Okuloj viaj estas
juveloj, zafirbluaj, oniksnigraj,
aŭ eble brunaj, kiel la agat',
ilia garno estas blankblueta
ovŝelo de kolombo,
ilian ripozliton
standardoj nigraj de ardeaj
plumoj borderas!
Kiel kompari viajn harojn?
Ho, jen kolharoj de sovaĝĉevalo,
aŭ bisso de l' purpura konk',
plej fajna musko de la blua mar'.
Ĉu mola kampgazon',
ĉu tufa pampo-herb'?
Ĉu ĝin silkvermo teksis tiel fajna
por mola papilia nest'?
Ĉu araneo ŝpinis sorĉfadene
por reto de ormuŝoj?
Kiam Urano fosis la prateron,
kaj Terpatrino Gea ŝpinis,
tiam kreiĝis viaj haroj
por la vual' de l' fianĉin' unua,
kaj por monvesto de l' infano.
Per ili vi sekigis viajn larmojn,
en ilin kasis vian honton,
kiam vi, forlasinte la Edenon,
ekpaŝis sur la dorna voj' de l' mondo.
En ombro de ilia freŝa bosko
vi ripozigis la okulojn lacajn,
se nokte falis la kudril' el mano
kaj vian forton la infan' malsana
konsumis, eltrinkinte blankan sangon
el alabastra tas' de viaj mamoj.
Ripozis ankaŭ mi
sub ombro de ĉi bukloj, ve, ho ve!
en panja sino, sur edzina brust' ...
Jen estis ili helaj kaj facilaj,
burĝonoj freŝaj de betul' printempa,
jen nigris ili, nigris pli ol cipreso,
kaj kiel vip' plektita el serpentoj
okule frapis min;
jen teksis sin je kruda harĉemizo,
kiun mi devis porti
se mi malsatis!
Ho, dolĉa vipo!