Theophile Gautier
LA ARTO

Jes ja, la verk' pli belas,
se l' ŝtofo pri l' labor'
ribelas:
verso, oniks', marmor'.

Falsa malhelp' forestu!
Sed por rekt-marŝa uz'
survestu
kotomojn striktajn, Muz'!

Se l' ritmo plate pasas:
fi! ŝu' de troa grand'!
Ĝin lasas
kaj prenas ĉiu pland'.

Skulptist'! for la molfleksa
argil', cedanta al prem'
poleksa,
dum la spirit-flugem'!

Luktu kun ŝton' Karrara,
Parosa: gardos dur'
pri rara
pureco de l' kontur'.

Bronz' Sirakuza decas,
kie per firma ark'
impresas
fiera-ĉarma mark*.

Per mano delikata
sekvu en la tavol'
agata
profilon de Apoll'.

Pentrist'! Ne akvarelu!
La farbon por rezist'
akcelu
en forn' de emajlist'.

Faru sirenojn bluajn,
kun vostoj volve en fon'
trafluaj:
la monstrojn de blazon'.

Sub aŭreol-trilobon
Virginon kun Jesuet':
la globon
kun krucifiks-siluet'.

Forpasas ĉio. Staras
nur art' eterne plu.
Urb' falas;
transvivas ĝin statu*.

Kaj la medal' plugfere
fosita el kampar'
severe
atestas pri cezar'.

La dioj mem formortas.
Sed suverena vers'
pli fortas
ol ĉia bronz' kaj erc'.

Skulptu, fajlu, cizelu;
ke l' rev', ĉi fluga flok',
sigelu
sin en rezista blok'!