Charles Baudelaire
LA BALKONO

Patrin' de rememoroj, estrin' de kor-estrinoj,
plezuro mia tuta! Vi, tuta mia devo!
La ravon de l* vesperoj, de l' kisoj, de l' alklinoj,
la dolĉon de l' fajrujo resorĉos vi en revo,
patrin' de rememoroj, estrin' de kor-estrinoj!

Ho, la vesperoj lumaj de karbo arde-brula,
kaj tiuj surbalkone sub rozvaporoj feaj!
Ho via koro bona! Ho sino dolĉe lula!
Diriĝis ofte aĵoj eterne senpereaj
en la vesperoj lumaj de karbo arde-brula.

Kiel la sunoj ravas en la vesperoj varmaj!
Kiel la spac' profundas! Kiel potencas koro!
Mi, kliniĝinte al vi, reĝino de la ĉarmaj,
kredis enspiri aromon de via sang-odoro.
Kiel la sunoj ravas en la vesperoj varmaj!

La nokto jam densiĝis simile al kurteno,
pupiloj viaj tamen albrilis, divenataj;
mi trinkis vian spiron. Ho dolĉo! Ho veneno!
Piedoj viaj dormis en miaj manoj frataj.
La nokto jam densiĝis simile al kurteno.

Mi scias ja revoki minutojn plej feliĉajn;
paseo mia kaŭras en via sino sorĉa.
Ĉar kie serĉi viajn langvorajn belojn riĉajn,
se ne en korpo kara, en koro via dolĉa?
Mi scias ja revoki minutojn plej feliĉajn!

Ĉu l' ĵuroj, la parfumoj, la kisoj plu sen fino
revivos en l' abismo tabua al la sondoj,
kiel rejunigite la sunoj el mar-sino
sin levas, laviĝinte en plej profundaj ondoj?
Ho ĵuroj! Ho parfumoj! Ho kisoj plu sen fino!