Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin
LA DIABLOJ

Nuboj kuras, nuboj ŝvelas,
la lunserpo migras kaŝe,
densajn flokojn vento pelas,
neĝo lumas nur kelkpaŝe.
Tranĉas virgan neĝon sledo
tintetante: tin-tin-tin.
Sur senvoja voj' obsedo
de angoro premas nin.

"Plue, he!" "Sinjor', ne eble!
Lacas la ĉeval' pro streĉo.
Mi ne vidas: surpalpebre
tranĉas vento, tranĉas neĝo.
Vento kreskas, neĝo flugas,
vojo mankas en nebul',
malicege miskondukas
nin diablo-petolul'!

Ĝi malfermas buŝon aĉan,
nin alkraĉas, sible sputa,
la ĉevalon timsovaĝan
puŝas al la kavo kruta.
Jen, ĝi kreskas, vojmontrile
staras, ĝiras dum minut',
ekfajreras fulmobrile,
solvas sin en neĝoŝut'."

Nuboj kuras, nuboj ŝvelas,
la lunserpo migras kaŝe,
densajn flokojn vento pelas,
neĝo lumas nur kelkpaŝe.
Stop! Ni haltis. Tint' ne sonas.
Ni ne vojos plu sen dub'.
Kio tie nin spionas?
Arbotrunk'? Aŭ eble lup'?

Neĝo ŝtormas, vento batas,
la ĉevaloj ronkas time.
Jen ĝi ree tie gvatas
ardokule, tre proksime.
La ĉevaloj jam kuregas,
viglas tinto: tin-tin-tin.
Ho, la gnomoj svarme gregas
tie, sur monteta spin'!

Hidaj gnomoj, greg' centforma
en la svaga lumo luna
turnas sin en svarmo morna
kiel foliaĵ' aŭtuna.
Blekas kun frenez' obstina
vean kanton tiu hord',
ĉu por nupto sorĉistina,
aŭ pro morto de kobold'?

Nuboj kuras, nuboj ŝvelas,
la lunserpo migras kaŝe,
densajn flokojn vento pelas,
neĝo lumas nur kelkpaŝe.
La diabloj en taĉmentoj
flugas supren kia ĥor'!
Hurloj, kriĉoj kaj lamentoj
tranĉas fendon en la kor'.