Publius Ovidius Naso
LA ENAMIĜINTA CIKLOPO

Ho, kun kia granda potenco
regas vi, multgraca Venus! Jes, la kruelul' teruranta
la arbarojn mem, li, kiun vojaĝanto neniam vidis
sendamaĝe, li, defia al la grandaj dioj Olimpaj,
sentas, kio estas amo, kaj de arda sopir' kaptite
brulas, tute forgesinte pri l' brutaro kaj pri la grotoj,
kaj jam esti belvizaĝa, kaj jam plaĉi jen lia zorgo.
Jes, jam kombas Polyphemos per rastil' la rigidajn harojn
kaj klopodas jam per serpo tondi al si la hirtan barbon
kaj rigardas la vizaĝon krudan en akvo, ordas trajtojn.
La murdemo, la sovaĝo kaj la ega sangosoifo
ĉesis; venas kaj foriras tute sekure jam la ŝipoj.

En la maron etendiĝas monto havanta pintan supron,
ambaŭ flankojn ĉirkaŭfluas al ĝi la ondoj de la akvoj.
La ciklop' sovaĝa, tien ascendinte, sidiĝis meze,
lin postsekvis negvidate grego de lanoportaj brutoj.
Post ol li la pinotrunkon, kiun por bastono li uzis,
metis antaŭ la piedojn, taŭgan por faro de mastoj,
li elprenis sian ŝalmon, kiun formis cento da kanoj.
Tiam lian pastoralon aŭdis fajfi ĉie la montoj,
aŭdis ĝin la ondoj. Kaj mi, kiu en la sino de mia
Acis, sub la kaŝ' de roko, tie sidis, ĉerpis orele
liajn vortojn el lontano al mi diritajn, kaj mi notis:

"Galatea pli blankbrila ol neĝblanka frondo ligustra,
pli floranta ol la kampoj, pli gracia ol alno svelta,
kaj pli klara ol kristalo, pli frenezeta ol kaprido,
kaj pli glata ol la konkon la konstanta fluso poluras,
kaj pli dezirinda ol la vintra suno, somera ombro,
kaj pli nobla ol la fruktoj, ol platano de alta kresko,
pli brilanta ol glacio kaj pli dolĉa ol uv' matura,
milda pli ol plumoj cignaj aŭ la lakto post koagulo,
kaj pli bela se nur vi ne fuĝus ol akvumita horto,
Galatea, pli senbrida ol la ne subjugitaj gunoj,
kaj pli dura ol grandaĝa kverko, kaj pli trompa ol ondoj,
pli sensenta ol la blanka vito aŭ la vergo salika,
pli fiera ol la pavo, pli bruliganta ol la fajro,
pli acerba ol la triblo kaj pli moroza ol ursido
kaj pli surda ol la akvoj kaj pli sovaĝa ol la hidro
surtretita kaj, precipe, ĉar jen kio min suferigas,
pli fuĝanta, ne nur ol la cervo antaŭ bojo de hundoj,
sed ja, ankaŭ ol la vento, ol la fluga spir' de l' aero!
Ho, se vi rekonus, kiom nocas al vi ĉi fuĝo kaj vi
mem kondamnus la prokraston, mem klopodus ligi vin al mi!
Estas al mi montoparto kaj el roko natura grotoj,
kie nek la somermezan ardon de la sun' oni sentas,
nek la vintron; estas fruktoj riĉe pezantaj sur la branĉoj,
estas, sur la vitoj altaj, uvoj similantaj al oro
kaj purpuraj; per ĉi tiuj kaj per tiuj vin mi regalos.
Kaj la molajn fragojn, kiuj kreskis en ombro de arbaroj
kaj kornelojn aŭtuntempajn per la propra man' vi kolektos,
ankaŭ prunojn, kaj ne sole verdakolorajn, nigrasukajn,
sed ja ankaŭ noblarasajn, al la freŝa vakso similajn;
kaj ĉi tie nek kaŝtanoj mankos al vi, nek arbutberoj,
edzineto-kunulinjo, sole vin ĉiuj arboj servos!
Jen, ĉi tuta greg' la mia! Multaj ankaŭ vale vagadas,
multajn kaŝas la arbaroj, multajn stale la grotoj gardas.
Estas ankaŭ idoj etaj: en ŝafej' tepida ŝafidoj;
estas, en brutej' alia, kapridetoj egale junaj.
Kiel ajn vi min demandus, mi ne povus diri la nombron;
nur la malriĉul' kalkulu siajn brutojn! Kaj se neniom
vi min kredus, veni, vidu propraokule, kiel ili,
per disstaraj de mamŝvelo kruroj apenaŭ povas marŝi.

Ĉiam estas blanka lakto: trinki la unu parto servas,
per koagulilo likva rigidiĝas parto alia.
Tie ĉi vi povos ankaŭ ĝui facilajn plezuretojn,
ĉarmos vin donacoj simplaj: boko, damao kaj leporoj
kaj kolomba par' kaj nesto deprenita el arbosupro.
Kaj mi trovis du ĝemelojn, kiuj povus kun vi ludadi,
inter si similajn ilin vi distingi apenaŭ povas
du ursidojn densharaĵajn sur la supro de mont' mi trovis
kaj tuj diris: "Mi ĉi tiujn donos al mia sinjorino!"
Ho, el la bluanta maro jam elmetu la kapon brilan,
ho, jam venu, Galatea, ne malŝatu donacojn miajn!
Mi min konas ja: mi vidis ĵus en la spegulantaj akvoj
mian bildon, kaj, vidate, al mi plaĉis mia figuro.
Alrigardu, kiel granda estas mi! La korp' de Jupitro
en ĉielo ne pli grandas, ĉar vi kutimas ja rakonti,
ke regadas mi ne scias kia Jupitro. Multaj haroj
vepras sur la sombraj vangoj, ombras al mi boske la ŝultrojn.
Kaj se ĉi densegaj krinoj sur la korpo al mi honoras,
ne rigardu tion turpa! Turpas ja senfronde la arboj,
turpas la ĉeval', se l' kolon al ĝi blonda harar' ne kovras,
birdojn tegas la plumaro, ŝafojn lan' ilia dekoras,
al la viro decas barbo kaj surkorpe la hirtaj krinoj.
Unu al mi la okulo fruntomeze, sed estas ega,
kiel ŝild' giganta. Kio? Ĉu la granda suno ne vidas
ĉion surĉiele, tamen havas nur orbiton unikan!
Kaj aldonu eĉ, ke mia patro regas en akvoj viaj,
mi do farus lin bopatro al vi! Min kompatu, elaŭdu
ĉi petegojn plej fervorajn! Al vi sola mi min submetas.
Mi defias al Jupitro, al ĉiel', al fulmo penetra,
vin Nereidino time mi adoras ..."