Publius Ovidius Naso
LA FESTO DE ANNA PERENNA

Monatmeze gaja festo estas tag' de Anna Perenna,
      ho Tibero, almigrinto, preskaŭ tute sur via bord'
venas la popol' amase, en la verda herbo disiĝas,
      trinkas vinon, kuŝiĝinte tere ĉiuj, gee po par'.
Granda parto subĉiele, kelkaj sub la tendo metita,
      kelkaj plektas kabaneton por si el foliara branĉ',
pluraj fiksas tere kanojn manke de pli firma kolono,
      kaj la demetitajn togojn supre etendas por tegment'.
Sun' kaj vino tre varmigas. Ĉiu trinkas tie da glasoj
      tiom, kiom da vivjaroj li deziras havi ankor'.
Estas viro, kiu trinkas por Nestora aĝo sufiĉan,
      kaj virin' por kiu aĝo de Sibilla ne estus tro.
Gaje sonas kantoj, kiujn oni aŭdis en la teatro,
      kaj la vortojn akompanas per viglega gesto la man'.
Forŝovinte glasojn, oni dancas ĝoje la simplajn dancojn,
      kun hararo hirta saltas buntvestite la knabinar'.
Kaj spektaklo granda estas paro hejmen-ŝanceliĝanta,
      feliĉegaj ilin diras ĉiu homo ĉe renkontiĝ'.
Ĵus mi vidis tian paron tion estas inde rakonti
      oldulin' ebria plektis brakon al olda ebriul'.
Kiu estas ĉi diino? Multa onidir' pri ŝi vagas,
      kaj neniun el ĉi klaĉoj mi preteros per prisilent'.

Iam la popol', ankoraŭ ne ŝirmata de l' tribunuloj,
      rifuĝante sin retiris al la supro de Sankta Mont'.
Kion ĝi por nutro havis, ĝi konsumis tie po iom,
      elĉerpiĝis tute jam la kara, la vivonutra pan'.
El suburba lok' Bovillae venis fine helpo al ili,
      tie loĝis certa Anna, laborema maljunulin'.
Ŝi la povra, ligas al la griza kapo facilan tukon,
      kaj la krudan flano-paston knedas per tremetanta man'.
Frumatene ŝi eliras al la popol', kaj ĝin, ankoraŭ
      varman, tie ŝi disdonas. Danka estas al ŝi la pleb',
post la repaciĝo gardas ŝian faron etern-memore.
      Ĉar neniu tie krom ŝi donis manĝi al la popol'.
Ĉu mi diru, kial kantas petolaĵojn la knabinaro?
      Ĉar nedecaj kantoj multaj fontas ja el ia buŝ'.
Anna apenaŭ diiniĝis, Marso iris al ŝi vizite,
      tiriĝinte kun ŝi flanken, al ŝi jene parolis li:
"Kunas via fest' kaj mia, via temp' kaj mia monato,
      mi atingi povus per vi la sopiron de la anim'.
Mi la estro de bataloj por l' estrin' de bataloj flamas,
      mian koron jam delonge mordas tiu ĉi ama vund'.
Helpu do min, ke Minerva reciproku al mi la amon,
      tia tasko tre konvenas al vi, kara oldulinet'."
Li ŝin petas. Sed ŝi lerte lin priruzas mistifikante,
      nutras en li la esperon, sed la aferon tiras nur.
Urĝas ŝin la dio. Fine ŝi respondas: "Ĉio en ordo.
      Mi petegis, ĝis Minerva cedis fine al la peteg'."
La amanto al ŝi kredas, sin preparadas por la nupto,
      enŝteliĝas al li Anna sub la vual' de fianĉin'.
Marso volas jam ŝin fajre kisi...kaj li rekonas Annan,
pro l' trompiĝo brule ruĝas de kolero lia vizaĝ'.
      Pri l' amant' superruzita ridas, ridas Anna Perenna,
kaj ja pri nenio ĝojis tiom ankoraŭ Venus mem.
      Jen de kie petolkantoj, praaj ŝercoj do originas.
Anna ĝojas nur pri tio, ke prosperis al ŝi la fint'.