Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin
LA HUSARO

Ĉevalon striglis li kolere
kaj grumblis li kun gala moko:
"Min la diablo portis, vere,
al tiu ĉi damnita loko!

Kiel en turka batalado,
ni tiel aĉe stati devas.
Ĉiam nur supo en la plado,
pri vino ni jam eĉ ne revas.

Malbona mastro kaj malbona
mastrino per rigardoj pikas,
nek bona vort', nek skurĝ' admona
virinon tie ĉi saĝigas.

Hej, urbo Kiev! Kia lando!
En ĉiu domo bonaj vinoj,
per si en buŝon falis frando,
kaj kiaj tie la virinoj!

Vi sub okula sorĉ', je Dio,
por ili ne domaĝus morti.
Malbona estas, hm, nur tio..."
Nu, kio? Volu do raporti!

Li fiere tordis la lipharojn:
"Do, vi ne estas ja stupviro,
sed, fraĉjo, mi mi spertis farojn,
pro kiuj vin frapegos miro."

Orelu nun. La garnizona
restado estis ĉe la Dnepro.
Mastrinis min vidvino bona
(la edzon murdis ia febro).

Jam baldaŭ bone ni rilatis;
dorlotis min Marusja bela.
Se mi kelkfoje ŝin trabatis,
toleris ŝi sen vort' ribela.

Kiam mi estis tre ebria,
ŝi enlitigis min kaj flegis.
Mi palpebrumis: "Perlo mia".
Neniam ŝi kverele blekis.

Ni tiel vivis en agrablo
kaj vivus longe, sed konfuzis
min io, eble la diablo,
kaj mi subite ekĵaluzis.

Kial la baptanin' sin ŝtelas
el lito en la nokt' malfrua?
Ŝi, juna sango, kien celas?
Ĉu al petolo rendevua?

Mi pensis, kaj observis vigle,
kaj iunokte ne ekdormis.
Ekstere nokto kusis nigre,
kaj ĉirkaŭ l' domo vento ŝtormis.

Mi vidis: ŝi moviĝas lite,
trapalpe mian dormon provas,
el lit' al forno pasas glite,
el arda karbo fajron blovas,

kaj ekbruligas kandeleton,
angulon iras piedpinte,
poste, de tie boteleton
kaj balailon elpreninte,

nudigas sin la dolĉa pupo,
ektrinkas, de l' botelo klukas
tri glutoj kaj tra l' kamentubo
sur balailo ŝi forflugas.

Do, sorĉistin' vi estas, kara?
Mi pensis, kaj de l' lit' min puŝis.
Ni vidu! Jen la sorĉofara
botel' en la angulo kuŝis.

Mi flaris ĝin fi, ĝi fetoris.
Mi verŝis el ĝi al la planko.
Miraklo! Hip hop! Forkamforis
la forna fork' kaj forna stango.

Sur benko, tie kato sidis,
mi ĝin aspergis per la sorĉo.
Ĝi ternis. Huŝ! Ĝi postrapidis
la forkon tuj tra l' forna gorĝo.

Mi nun aspergis per la feĉo
ĉi tien, tien, dise, blinde.
Jen: poto, tablo, benko, seĝo
tuj malaperis forfluginte.

Diablon! Kuraĝul' ne cedas!
Husar', gustumu ĉi mielon!
Mi glutis ĉiom. Ĉu vi kredas,
ĉu ne mi flugis en ĉielon.

Mi flugas, kien mem ne scias,
mi tranĉe sagas tra l' aero,
al stel' renkonta "dekstren!" krias,
pum! fine falas al la tero.

Jen monto. Ĉirkaŭ kaseroloj
amaso ludas, ege kriĉas
inter voluptaj fipetoloj.
Kun rano dance jud' pariĝas.

Mi kraĉas, preta por ekklaĉo...
Alflirtas jen Marusja krie:
"He! Hejmen! Oni vin, bubaĉo,
formanĝos tuj! For de ĉi tie!"

"Ĉu min timigi? Hejmen? Bone!
Sed kiavoje?" "Jen, eksidu
sur forna stango! Rajdu do, ne
gapadu, malbenit', rapidu!"

"Husar' sur forna stang'? Absurdo!
Ĉu tiel do vi min estimas?
Vi freneziĝis, mia turto!
La senhaŭtigon vi ne timas?

Ĉevalon!" "Jen ĝi, idioto!"
Kaj vere ja, ĉevalo bela
aperis nun en fajra troto:
ĉeval' danckrura kaj silkfela.

"Mi do tuj husarmaniere,
hip hop, sur ĝian dorson saltis.
Brid' mankis. Manku! Traaere
ni flugis kaj ĉe l' forno haltis,

En sama stat' mi ĉion vidis.
Forestis la ĉeval'; rajdpoze,
firmtene mi mem kruce sidis
sur benko. Ĉu ne kurioze?"

Li fiere tordis la lipharojn:
"Nu, vi ne estas ja stupviro,
sed, fraĉjo, mi mi spertis farojn,
pro kiuj vin frapegos miro."