JŠnos Arany
LA KIMRAJ BARDOJ

Edvard', la reĝ', la angla reĝ'
sur blanka rajdĉeval'
parolas: "mi rigardu pri
valor' de l' kimra val'.

Ĉu fiŝriver', fekunda ter'
sin trovas en la land'?
Ĉu sterkis ĝin ribela sang'
de l' patriota band'?

Kaj ĉu la pleb', la pia pleb',
prosperas laŭ la trud'
de mia vol': pli juge ol
la ŝarĝotrena brut'?"

"Majesta! Vere en la kron'
plej bela diamant':
je fiŝriver', fekunda ter'
abundas tiu land'.

Kaj ho, la pleb', la pia pleb',
prosperas tie, Sir',
kabanoj, jen, en tomba sven'
silentas, sen ĝemspir'."

Edvard, la reĝ', la angla reĝ'
plu iras sur ĉeval'.
Kaj laŭ la ir' sen laŭta spir'
silentas kimra val'.

Li haltis en Montgomery
je la subir' de sun'.
La lordo de Montgomery
regalas reĝon nun.

Jen fiŝ', viand', alloga frand':
okul- kaj lang-incit'.
Servista kort' en svarma port':
lacigas nura vid'.

Jen kion nur en la insul'
produktas kamp', arbar',
kaj kia vin' nur trovas sin
en mondo trans la mar'.

"Sinjoroj! ĉu vi sen ektrink'
silentas sur la seĝ'?
Sinjoroj! Fi! Wales-hundoj vi,
ne vivu do la reĝ'?

Ho, fiŝ', viand', agrabla frand',
plezur' por vid',\ por gust'
jen estas ja, sed nestas la
diabl' en ĉiu brust'.

Sinjoroj! Fi! Wales-hundoj vi,
ne vivu do Edvard'?
Kie la kant' pri mia far'?
Alvenu kimra bard'!"

Interrigardas sinjorar',
gastar' el kimra ter'.
Sur ĉiu vango, kvazaŭ tim',
ekpalas la koler'.

En buŝ' la dir', en brust' la spir',
en gorĝo haltas vort',
kolombo blanka: griza bard'
aperas ĉe la pord'.

"Jen, reĝ', la kant' pri via far'!"
Li diras sen salut'.
Glavsonorad', mortstertorad'
eksonas sur liut'.

"Glavsonorad', mortstertorad',
la sun' en sanga lag',
allogas lupojn sangodor'.
Jen, reĝo, via ag'.

Falĉitaj miloj de l' popol'
en garbojn falis for.
Postserĉas plore postvivant'.
Jen, reĝo, via glor'!"

"For al ŝtipar'! tro kruda kant'!"
Ordonas reĝ' Edvard'.
"Pli molan kanton volas ni!"
Envenas juna bard'.

"Vent' de vesper' el kimra ter',
el golfo de Milford
plenplenas de vidvina ve',
orfula plendovort'!

Ne nasku sklavon, virgulin'!
Patrin'! ne nutru mam'!"
Mansignas reĝ'. Atingis li
l' antaŭan ĉe la flam'.

Sed nun kun spit', sen reĝa cit'
alvenas tria vir'.
Memakuzant' per sia kant'.
Kaj sonas lia lir':

"Bravul' batale falis for...
Do aŭdu, reĝ' Edvard'.
Por glori vin, en tuta land'
ne estas kimra bard'.

Sur liro ploras la memor'...
Do aŭdu, reĝ' Edvard'!
Malbenon muĝos al vi kant'
de ĉiu kimra bard'."

"Mi vidos ja!" Ordonon reĝ'
teruran donas nun:
"Por ĉiu spita kimra bard'
ŝtiparo estu pun'!"

Disrajdis lia servistar'
tra monto kaj tra val'.
Jen estis en Montgomery
la sanga reĝregal'.

Edvard' la reĝ', la angla reĝ'
galopas sur ĉeval'.
En fajra ond' la horizont'
de l' tuta kimra val'.

Kaj kvincent mortis sur ŝtipar'
kaj kantis ĉiu bard'.
Sed eĉ ne unu diris ja,
ke: vivu reĝ' Edvard'.

"Ha, kio, ĉu muzik', aŭ bru'
sur stratoj de London'?
Mem pendos Lordmajoro, se
min ĝenos ia son'!"

Nenia bru'. Ne zumas plu
la muŝflugilo eĉ,
parolo estas memkondamn':
ne povas dormi reĝ'.

"Ha, venu ŝalm', tambur', muzik',
trumpetoj, kornsignal'!
Malbenon muĝas en orel'
la kimra festregal'."

Sed tra l' muziko, kornsignal',
tambur', trumpet', fajfil'
jen kvincent kantas laŭte plu
la kanton de martir'.