Decimus Junius Juvenalis
LA MILITA GLORO

Vesto-predoj de milito, leda kiraso sur trofea
arbotrunko, viziero penda sur frakasita kasko,
ĉaro manka je timono, de trirem' venkita la poŭpo,
kaj kaptito trista sur la triumfarko jen estas tio,
kion la plejbono homa oni kredas, kion akiri
Roma, greka kaj barbara konkeranto ekiris kreste,
entreprenis egajn penojn kaj danĝerojn kuri hazardis.
Tiom oni pli soifas je la famo ol je la virto.
Kiu ja brakumus ame virton manke de rekompenco?
Tamen iam la patrujon pereigis tiu ĉi vanta
gloro de malmultaj kaj la sopireg' je honortitoloj,
afiŝotaj brile sur la cindrogarda ŝtonotabulo,
kiun povas fendi aĉa trunko de sterila figarbo.
Pesu bone Hanibalon: kiom do li da funtoj pezos,
ĉi estrego? Jen por kiu etis eĉ Afriko batata
de la maŭra oceano kaj sinetenda ĝis la varma
Nilo kaj ĝis etiopa gento kaj altaj elefantoj!
Li konkeris Hispanion, li transsaltis la Pireneojn,
la natur' obstakle metis al li la Alpojn kaj la neĝojn,
li malfermis barajn rokojn, fendis per aceto la monton.
Li jam tenis Italion, tamen plu trans tio avidis.
"Far' nenia li parolis ĝis mi punik-armee rompos
Romajn murojn kaj la flagon fiksos en la mez' de Suburo."
Kia vizaĝgrando! Kia digna paĝo de historio,
kiam elefant' Getula portis estron unuokulan!
Nu, kaj kio do la fino? Gloro, ho! Venkita li estis,
en ekzilon kapantaŭe kuris, kaj tie li, la granda
kaj mirinda protektato, sidis ĉe l' palac-enirejo,
ĝis la reĝ' de Bitinio degnos turni al li l' okulojn...
Iru, frenezul', kaj kuru tra l' kruela vojo de l' Alpoj,
ke vi plaĉu al la buboj, kaj ke deklamaĵ' vi fariĝu!