Theokritos
LA SIRAKUZANINOJ aŭ LA FESTO DE ADONIS


GORGO:
Ĉu ĉi tie Praksinoa?

PRAKSINOA:
                  Jes, jes, Gorgo kara. Vi tardis;
mire, ke eĉ nun vi venis. He, Eŭnoa, donu do seĝon,
metu ankaŭ kuseneton.

GORGO:
                  Estas jam tre bone.

PRAKSINOA:
                                    Sidiĝu.

GORGO:
Mankas al mi spir'! Kun granda peno mi min transsavis al vi,
Praksinoa! Kiel multe da kvadrigoj! Kiaj amasoj!
Ĉe ŝuoj militistaj, viroj en mantelo de rajdo!
Tiu voj' ne havis finon. Malproksime al mi vi loĝas!

PRAKSINOA:
Tiu frenezul' pri tio kulpas. Li ĉe l' fin' de la mondo
luis truon, ne loĝejon, por ke nur najbare ne loĝu
vi kaj mi enviulo aĉa, ĉiam preta ĉikani!

GORGO:
Ne parolu tiel, kara, pri la edz' Dinono! Ĉeestas
via eta filo; vidu, kiel al vi jam li atentas!
Trankviliĝu, dolĉuleto, ne pri la paĉjo ŝi parolis!

PRAKSINOA:
Ha, komprenas la bubeto, je l' Diino!

GORGO:
                              Bona la paĉjo.

PRAKSINOA:
Paĉjo antaŭ du-tri tagoj (oni kutime diras ĉiam
antaŭ du-tri tagoj) iris ŝminkon kaj salpetron aĉeti
en bazaro, kaj alportis salon napo de dektri ulnoj!

GORGO:
Ne alie ankaŭ mia Diokleides monpereiga.
Por sep draĥmoj hundoharojn, franĝojn el tornistro kaduka,
kvin lanpecojn li alportis nura aĉo, peno ĉe peno!
Sed jam la agrafan robon kaj mantelon prenu rapide,
kaj ni iru al palaco de Ptolemeo brile riĉa
por la vido de Adonis. La reĝino aranĝos ion
grandiozan, oni diras.

PRAKSINOA:
                  Ĉe l' granduloj granda ja ĉio!

GORGO:
Kiu iros kaj ĝin vidos, ĝin rakontos al nevidintoj.
Sed jam estas tempo iri.

PRAKSINOA:
                  Por nenifaraj ĉiam festo.
He, Eŭnoa, la teksaĵon metu for de la ĉambromezo,
pigrulino vi! La katoj amasu mol-dormete ripozi!
Movu vin! Rapide akvon! Antaŭ ĉio la akvon donu!
Tiu portu sapon! Verŝu, plu kaj plu! Mallerta! Ne tiom!
ĝi elŝprucas! Malfeliĉa! Mia tuniko malsekiĝis!
Nu, sufiĉe. Dank' al dioj, fine mi estas jam lavita.
Kie la ŝlosilo de la granda kesto? Donu ĝin al mi!

GORGO:
Praksinoa, ĉi riĉfalda rob' agrafa sur vi bonege
sidas vere! Diru, kiom al vi do kostis ĝia ŝtofo?

PRAKSINOA:
Min ne memorigu, Gorgo! du mna-jn ĝia prezo superis,
pur-arĝentojn! Por kudrigo mian animon mi elspiris.

GORGO:
Sed pri ĝi laŭ via volo vi sukcesis.

PRAKSINOA:
                        Vi tre afablas.
Donu al mi la mantelon, kaj la ĉapelon metu dece!
Vin filet', mi ne kunportos. Venos monstro, ĉevalo mordas.
Ploru, kiom vi deziras, vin ja ne kripliĝi mi naskis.
Ni ekiru do. Frigia, prenu l' etulon, ludu kun li.
Kaj la hundon voku domen, ŝlose fermu ta kortopordon!
Dioj, kia homamaso! Kie tra l' terura tumulto
ni transiru? Formikaro, nenombrebla, nek mezurebla!
Ho vi, Ptolemeo, faris vere multe da belaj aĵoj
post ol inter senmortulojn venis via patro! Nenia
misfarulo nun flankumas ĉe l' pasant' kun ruzo egipta,
dum antaŭe sin amuzis ĝue ĉi friponaĉoj vulpaj,
ĉiuj el la sama speco, misŝerculoj spiri ne indaj!
Kien do ni, kara Gorgo, trafis! Jen la milit-ĉevaloj
de la reĝo! Hom', kompaton! min do ne frakasu, karulo!
Kiel furioze prancas tiu ruĝa ĉeval'! Eŭnoa,
hunda riskulin'! vin gardu! tuj ĝi ja murdos la rajdanton!
Kia feliĉego, ke mi lasis hejme la infaneton!

GORGO:
Trankviliĝu, Praksinoa, jen, nin ili jam preteriris
kaj reprenas sian lokon.

PRAKSINOA:
                  Ha, la spiro al mi revenis!
La ĉevalon kaj serpenton fridan pleje mi timas jam de
infanaĝo. Ni rapidu! Grandaj amasoj altumultas.

GORGO:
Ĉu al palac', panjeto?

MALJUNULINO:
                  Jes, filinjoj.

GORGO:
                              Kaj, ĉu facila
la eniro?

MALJUNULINO:
            La Aĥajoj post provadoj eniris Trojon,
belaj infanetoj. Ĉion oni atingas nur post provoj.

GORGO:
      Jen, la oldulin' eldiris orakolon kaj malaperis.

PRAKSINOA:
La virinoj scias ĉion, eĉ, kiel iam nuptis Heran
Zeŭs.

GORGO:
            Rigardu, Praksinoa! kiaj amasoj ĉe l' pordegoj!

PRAKSINOA:
Terurege! Gorgo, donu al mi la manon, kaj, Eŭnoa,
tenu tiun de Eŭtyĥis, firme, por ke vi ne perdiĝu!
Ni eniru ĉiuj kune! He, Eŭnoa, ne restu post ni!
Ve al mi mizera! Gorgo! Oni al mi jam la vualon
ŝiris en du pecojn! Homo! Je la nom' de Zeŭs, se vi volas
por vi benon de ĉielo, la mantelon al mi domaĝu!

FREMDULO:
Kulp' ne mia, sed mi gardos.

PRAKSINOA:
                  Kiaj amasoj, premiĝantaj
kiel porkoj!

FREMDULO:
            Trankviliĝu jam, virino, jen ni sekuraj.

PRAKSINOA:
Kaj vi estu mem sekura, nun kaj eterne, kara homo,
kiu tiel nin protektis, hom' bonega de koro brava!
Sufokiĝos nia Eŭnoa! Puŝu vin, poltrona! ... Bonege!
"Ĉiom ene" kiel diras la plukanto de junedzino.

GORGO:
Venu, Praksinoa, vidu! Tiu ŝtofo de bunta brodo!
kiel fajna kaj delica! Ŝajnas laboraĵo de dioj!

PRAKSINOA:
Granda Athena! Kie estas la brodistoj ĝin pretigintaj,
kie la pentristoj, kiuj skizis tiel arte la formojn?
Kia vero en la pozoj, kia vero en la moviĝoj!
Ne brodaĵoj ili estas, ili spiras lerta la homo!
Kaj jen li, la admirinda, sur arĝenta lito kuŝante,
kun la lanuget' unua subtempie, jen li, Adonis,
la trifoje tre amata, eĉ amata trans Aĥerono!
ALIA FREMDULO:
Ĉu vi Ĉesos, malfeliĉaj, sen paŭzeto babili kiel
turdoj? Ĉiujn ja konsumas via larĝabuŝa parolo!

GORGO:
Ma, de kie do ĉi homo? Kio al li, eĉ se ni klaĉas?
He, komandu aĉetitajn sklavojn! Al Sirakuzaninoj
vi ordonus? Sciu krome, ke ni el Korintho devenas,
kiel mem Belorofono. Ni parolas Peloponeze!
Licas ja, mi opinias, al dorinoj dore babili!

PRAKSINOA:
Ne naskiĝis, je l' Diino, kiu estrus nin! Sufiĉegas
unu mastro! kaj vi por mi estas nul'! ne batu la venton!

GORGO:
Jam silentu, Praksinoa, tuj ekkantos nun pri Adonis
la filino de tre dokta kantistino el Argos, kiu
pasintjare la premion gajnis ĉe l' konkurs' elegia.
Ŝi sonoros bele, estas certe. Faras jam la adoron.

KANTISTINO:
Ho estrin', al kiu karas Golgos, Idalia kaj Eriks,
region' de montoj krutaj, Afrodit' ludanta kun oro,
jen Adonis! Lin kondukis de l' eterna flu' Aĥerona
post dekdu monatoj supren ree la molpiedaj Horaj,
la plej lantaj el senmortaj, karaj Horaj kaj dezirataj,
ĉar venantaj al la homoj ĉiam kun portata donaco
Ho Dionidino Kypris, dank' al vi senmortuliniĝis,
laŭ la kredo de la homoj, mortemulino Berenika,
ĉar vi en la sinon verŝis al ŝi la dian ambrozion.
Kaj por vin, ho multanoma, multatempla diino, danki,
la filin' de Berenika, Arsinoa, kiu similas
al Helena, varte donos nun al Adonis ĉion dolĉan.

Jen al li da fruktoj, kiom en aŭtuno la branĉoj portas,
jen al li ĝardenoj freŝaj alportitaj en arĝentkorboj,
jen parfumoj de Sirio en amforoj or-alabastraj,
jen frandaĵoj kiujn knedis sur tabulo ronda virinoj,
kunmiksinte la farunon blankan kun la suko de floroj,
kaj kun la mielo dolĉa, kun la oleo akvoklara:
ĉio en figur' fluganta aŭ rampanta jen estas al li.
Verdaj frond-ombreloj, kiuj pezas de freŝigaj anizoj,
alkliniĝas, kaj jen ŝvebas inter ili Erosoj etaj,
kiel se najtingalidoj junaj, dezirante sur arboj
provi siajn flugiletojn, pasas flirte de branĉ' al branĉo.

Ho la oro, la ebono, ho el blanka ebur' la agloj,
kiuj portis al Kronido Zeŭs la junulon-pokaliston,
la purpuraj, suplaj, pli ol dormo molaj kovrotapiŝoj!
La loĝanto de Miletos diros al paŝtisto de Samos:
"Jen, sterniĝas nia lano por litaĵ' de l' bela Adonis!"
lin jam nun posedas Kypris, ŝin Adonis la rozobraka;
dekokjara la fianĉo estas, eble ja deknaŭjara:
lia kiso ne piketas per la lanugo sur la lipoj.

Nun plezure do posedu Kypris sian junan amanton!
Lin ni portu, ĉiuj kune, ĉe tagiĝ', en horo de roso,
eksterurben, al la ondoj, kiuj borde la ŝaŭmon ĵetas,
kaj kun displektitaj haroj, ĝiskalkane falintaj roboj,
nudiginte nian bruston, kantojn, eksonorigu laŭtajn!
Iras vi, Adonis, kara, jen sur ter', jen trans Aĥerono,
sola el la duondioj, laŭ la diro. Ja faris tion
nek Agamemnon, nek Ajaks, la heroo akrakolera,
nek Hektor, la pleje aĝa el dudek idoj de Hekuba,
kaj nek Patrokles, nek Pyrrhos, reveninta el Iliono,
nek, vivantaj antaŭ ili, la Lapithoj, Deŭkaliidoj,
Peleidoj, nek Pelasgoj, la iamaj mastroj en Argos.

Nin favoru, kara Adonis, kaj nin venontjare gajigu!
Ĉar vi venis nun, Adonis, kaj ni vin amos revenintan.


GORGO:
Praksinoa, jen ulino eĉ pli lerta ol mi imagis!
Ho feliĉo: scii tiom, kaj feliĉego: kanti dolĉe!
Sed min tempo urĝas hejmen. Mankas manĝo al Diokleides,
kaj li estas hom' vinagra; ne proksimu, se li malsatas!
Ĉion bonan, kara Adonis, kaj vi revidu nin feliĉaj!