Edgar Allan Poe
LA SONORILOJ

Aŭdu, sleda sonoril'!
Arĝent-tril'!
Ho, pri kia gaja mondo melodias ĉi babil'!
Tinte, tinte, tinte trilas
tra l' glacia nokt-obskur'!
Dum la steloj al ĝi brilas
okulume kaj jubilas
supre en kristal-plezur';
takte, takte, takte plu,
kiel en runa ritmo-flu',
ondas tiu tintetado el la trila, brila blank'
de l' arĝenta lang', lang', lang',
lang', lang', lang',
el la pinta, tikle tinta arĝent-lang'.

Aŭdu, nupta sonoril'!
Ora tril'!
Kian mondon de feliĉo harmonias ĉi jubil'!
Kiel ĝi tra l' nokt' balzama
zumas per plezur' aklama!
Kian fluidan oron rulas
pur-game nun.
Kia likva lid' rukulas
al la turdo kiu aŭskultas kaj okulas
al la Lun'!
El sonora son-girland'
kia eŭfonio vasta verŝas sin kun varma skand'
ĝis trans rand'
al la land'
de l' Futur' de kora fand'
kaj de ravo, kies grand'
svinge sendas, ringe etendas
ondojn el la ora lang',
el la lang', lang', lang', lang',
lang', lang', lang',
en la triloj kaj jubiloj de l' or-lang'.
Jen, alarm-anonca lang',
bronza lang'!
Kian teruraĵon al ni diras tiu son-lavang'!
Tra l'rel' de l' nokt' horora
hurlas per terur' trabora,
por parol' tro hidas ĝi,
eblas sole kri', kri', kri',
de sovaĝ',
en indulg-petegoj, kiuj al la murda fajr' ekzaltas,
en frenezaj preĝoj, kiuj al la surda fajr' ekzaltas,
dum ĝi altas, kaj pli altas,
kun dezir' damnita saltas
ŝvebe, strebe, plej decide,
nun, se iam! Nun, senbride
supren ĝis la pala lun-vizaĝ'!
Ho, la fera lang', lang', lang'!
Muĝas en ĉi son-lavang'
malesper'!
Kiel klakas, krakas, plendas,
per hororo kia fendas
tra la brue bata brusto de l' aer'!
Oni klare elorelas
laŭ l' akcento
de l' lamento
ĉu malkreskas plag' aŭ ŝvelas!
Scias la oreloj dank'
al la grado
de l' hurlado
sinkon, ŝvelon de l' flam-lang',
per la sinko aŭ resvingo de l' horora son-lavang'
de la lang',
de la bronza lang', lang', lang',
lang', lang', lang',
per la ondoj de la tondroj de l' bronz-lang'.

Aŭdu, jen severa lang',
fera lang'!
Kia mondo de soleno en la monotona skand'!
En la nokt-silent' l' animo
kiel frostas de la timo
ĉe l' melankoli' minaca de l' tontrem',
ĉar ja ĉiu voĉ' elflua
el la rusta faŭk' ekbrua
estas ĝem'.
Kaj la gento, ha, la gento,
kiu sub la tur-tegmento
ĝis ekstrem'
pelas tonon, tonon, tonon
por la morna rekviem',
sentas glora ruli ŝtonon
sur hom-koron por disprem':
nek virin', nek vir-statura,
kaj nek best-, nek hom-natura:
gnoma hord'!
Reĝ' ilia la herold'!
Tiras li per truda tord'!
Kruda tord'
peanon el la fera lang',
gaje ŝvelas lia flank'
kun la pean' de l' fera lang',
hurle dancas sur la plank',
takte, takte, takte plu,
kiel en runa ritmo-flu',
laŭ la peano de la lang'
fera lang';
takte, takte, takte plu,
kiel en runa ritmo-flu'
laŭ profunda ĝem' de l' lang'
de la lang', lang', lang',
laŭ korvunda trem' de l' lang'
takte, takte, takte plu,
kun rikana vang', vang', vang',
kiel en runa ritmo-flu'
laŭ tumulta sving' de l' lang'
de la lang', lang', lang';
laŭ singulta sink' de l' lang',
de la lang', lang', lang', lang',
lang', lang', lang',
de l' plorplenda kaj korfenda fera lang'.