Quintus Horatius Flaccus
LA TRO SINCERA SKLAVO

DAVUS:
Mi, servist', aŭskultas longe kaj tre dezirus ion diri,
sed, sinjor', mi timas.
HORATIUS:
                        Davus?
DAVUS:
                              Jes, mi, via sklavo fidela,
brava tiom, ke vi taksu min vivinda...
HORATIUS:
                                    Ek! La liberon
de Decembro, kiel volis la prapatroj, uzu! Parolu!
DAVUS:
Ĝuas kulpojn kaj konstante pekas unu parto de homoj,
ŝanceliĝas part' alia, jen pri la bono aspirante,
jen servante la malbonon. Ofte videbla estis Priscus
kun tri ringoj, sed malplena havis poste la manon sinstran;
vivis ege malkonstante, preskaŭ hore li ŝanĝis vestojn,
el palacoj grandaj tien kasis sin subite, de kie
respekteble eĉ braveta libertul' elveni ne povus;
lascivul' li estis Rome kaj filozofe li preferis
vivi en Athen'. Vortumnoj (kiom nur ili estas) damne
plagis lin ĉe lia nasko. Kaj Volenarius dandaĉa!
Ĉar artikoj liaj, juste, kriplas de podagro, li dungis
salajratan ulon, kiu levu la kubon kaj ĝin ĵetu
anstataŭe en la glason. Kaj ju pli konstante li pekas,
des pli milde li mizeras. Tute ne al tiu simile,
kiu jen per streĉa brido jen per loza sin suferigas.
HORATIUS:
Ĉu ne diros vi hodiaŭ, kiun ĉi kotaĵo aludas,
pendiginda bubo?
DAVUS:
                  Vin mem.
HORATIUS:
                              Kial, malbonulo?
DAVUS:
                                          Vi laŭdas
la feliĉon kaj la morojn de l' antikva gento. Se tamen
iu dio vin subite portus reen, vi tre rifuzus,
aŭ ĉar vi ne sentas ĝusta, kion tia vi diskriadas,
aŭ ĉar vi la ĝustan firme ne defendas, sole hezitas,
tute vane dezirante tiri la plandojn el la koto.
Pri l' kampar' vi revas Rome, en kampar' vi ĝis astroj gloras
l' urbon foran, ventkapulo! Al festeno ne invitate,
la legomon pacan hejme vi tre laŭdas, kvazaŭ vin ien
nur per ĉenoj eblus treni, vi vin diras ĝoja, feliĉa,
ke drinkadi vi ne devas. Sed se gasti vin alordonas
Maecenas malfruvespere post la tempo de l' eklumigo:
"Ĉu neniu do oleon donas, pigraj? He, ĉu vi estas
surdaj?" vi kun ega bruo tiel buŝas jam galopante.
Mulvius kaj la ceteraj parazitoj al vi deziras
tiam disirante tiajn, kiujn mi prefere ne diros.
Oni povas pri mi diri, mi konfesas, ke, frivolulon,
min kondukas la stomako; ĉe rostaĵodoro mi levas
mian nazon, stulta, pigra kaj, se vi volas, nura ventro.
Sed vi estas kiel mi mem, jes ja, eĉ eble pli sentaŭga,
tamen kiel hom' pli bona, skoldas min kaj vortoparade
kaŝas viajn proprajn pekojn? Kio do, se vi vin rekonus
eĉ pli stulta ol min, kiun vi por kvindek draĥmoj aĉetis?
Ne timigu mornmiene, bridu l' manon kaj furiozon,
dum l' instruon de l' pordisto de Crispinus al vi mi diros.
Vin edzino fremda ravas, min allogas publikulino,
kiu el ni pekas, diru, pli krucuminde? Kiam arde
la natur' min ekbruligas, nude sub la luma lucerno
iu ajnulin' toleros mian amon, eĉ eble ĝue,
kaj delasos min, mi estos nek misfama, nek iel zorga,
ke pli riĉa aŭ pli bela viro vizitos tien poste.
Sed ĉu, kiam la insignojn kaj kavaliran ringon kaj la
romajn vestojn forĵetinte, sklavkostuma juĝist', vi iras
aĉe, kun kapuĉkaŝata parfumita kap' vi ne estas,
kio vi ŝajnigas vin mem? Dum vi eniras zorgpremate,
jen de ardo seksa tremas al vi la ostoj, jen de timo.
Ĉu ne estas do egale, ĵuri sindevige je fajro,
vergofasko, glavomorto, aŭ en turpa kesto, kaŝite
de la servistin' komplica je la kulpo de l' sinjorino,
tuŝi kapon per genuoj? Ĉu ne havas do pri vi ambaŭ
l' edzo de la kulpulino ege justan juĝopotencon?
Kaj pri l' delogint' pli justan. La virino ja nek la vestojn
al si ŝanĝis, nek la lokon kaj ŝi ne pekis tiel alte,
ĉar si havis pro vi timon, ne kredante al la amanto.
Vole vi sub forkon iras kaj al via mastro rabia
vi translasas ĉion vian: vivon, kun la korp' la honoron!
Vi eskapis: nun, mi kredas, saĝe vi timos kaj vin gardos.
Sed vi strebas ree timi, ĉiam ree riski la vivon.
Ho vi, vi, plurfoja sklavo! Kiu besto do, se ĝi fuĝis
ĉenrompinte, en katenojn stulte reiras? "Mi ne estas
adultisto" vi protestas. Nek mi mem ŝtelisto: la vazojn
el arĝento mi prudente preteriras. Sed se ne estus
la danĝero, tuj elsaltus bridoŝire la misnaturo:
Ĉu vi al mi mastro? kiun tiel multe da aĵoj, homoj
regas per ordon', pli pitan? kiun jam la verg' liberiga,
tri-kvarfoje ŝultrobata, de l' mizera tim' ne senigos?
Kaj aldonu ion kroman, ne malgravan. Nome, se iu
servas sklavon, tiu estas vicosklavo laŭ via moro,
aŭ kunul' de sklavo. Kio al vi mi estas? Vi ordonas
min, sed ĉu ne, vi mizera, servas aliajn? Kaj vin oni
movas tien-reen, kiel per la fadenoj lignopupon.
Kiu estas do libera? La saĝul', kiu sin mem estras
kaj ne timas de malriĉo, nek de katenoj, nek de l' morto,
scias la dezirojn spiti, scias malestimi dekorojn,
forta kaj en si mem tuta, ronda, glata ĉe l' eksteraĵo,
ke nenio alkroĉiĝe lin malhelpi kapablas, kaj se
lin atakas misfortuno, tuj ĝi lamiĝas. Ĉu do ia
vi rekonas vin el tiuj? Jen, la virino de vi petas
kvin talantojn, vin turmentas, pelas vin' de la pord', alverŝas
vin per frida akvo, poste vokas ree. La kolon tiru
el ĉi turpa jug' libere! Diru: mi estas jam libera!
Ne libera! La severa mastro urĝas vian animon,
kaj vin, lacan, akre spronas, pelas sur nevolatan vojon.
Aŭ se bildojn de Paŭsias tiel gapas vi frenezume,
ĉu vi malpli pekas ol mi, kiam genustreĉe mi miras
luktojn de Pacideianus, Fulvus, Rutuba, sur afiŝoj
desegnitajn per minio kaj per karbo tiele, kvazaŭ
fakte viroj armilmovaj luktus, batus, evitus baton.
Ho, sed Davus? Tagŝtelisto! Kaj pri vi oni povas aŭdi,
ke vi estas fajna, sperta artojuĝisto de l' antikvaj.
Nul mi estas, se allogas min la kuk' vaporanta, sed vi
la plej luksajn manĝojn indas per la grandaj virt' kaj animo.
Ire danĝere al mi estas kontentigi la ventron: kial?
Ĉar la dorso tion pentos. Kial pli senpune vi ĝuas
do frandaĵojn tiajn, kiuj kostas ne malmulte da sumo?
Kompreneble, amariĝas senmezure voritaj nutroj,
la kadukiĝintaj kruroj porti rifuzas korpon kulpan.
Ĉu do la servisto pekas, se li nokte por uvoj ŝanĝas
la striglilon? Kaj se iu pro frandem' la bienon vendas,
ĉu nenion tio havas sklavan? Kaj aldonu, ke vi eĉ
horon resti kun vi sola ne kapablas, nek la ripozon
ĝuste uzi kaj evitas vin mem kiel vaga fuĝinto,
klopodante jen per vino, jen per dormo peli la zorgon,
vane, ĉar vin, fuĝan, preme sekvas tiu sombra kunulo.
HORATIUS:
Kie al mi ŝton'?
DAVUS:
                        Por kio ĝi necesus?
HORATIUS:
                                          Kie pafarko?
DAVUS:
Aŭ frenezas tiu ĉi aŭ versojn faras.
HORATIUS:
                                    Tuj malaperu,
aŭ vi kiel naŭa sklavo penos sur la Sabinaj kampoj.