Emile Verhaeren
LA VENTO

Tra l' vastaj, vastaj stepoj kun lament'
ekkornas vintra vent' Novembron,
tra l' vastaj stepoj kun lament'
veas la vent',
delire ŝiras siajn membrojn,
urbojn laŭ ir' per peza spir'
vipas la vent',
la vento kornas nun Novembron.

Sur putoj farmaj
la ferseruro kaj puli'
grincas.
Sur putoj farmaj
bruas seruro kaj puli'
kun grinca kri'.

Portas laŭ bord' en raba rul'
foliojn mortajn de betul'
la vent' sovaĝa de Novembro.
La vent' en branĉoj mordas
birdnestojn, kruelul',
kaj raspas ĝi sur fer',
lavangon vintran volve tordas
rabie sur maljuna ter',
rabie, la vent',
la vent' sovaĝa de Novembro.

En la plorindaj staloj blindaj
sur fenestret' flikita
sub hak' de atak' skuiĝas kun klak'
papero, vitro splita.
La vent' sovaĝa de Novembro!
Sur monto, kiu brunas bistre,
de sube supren, aertranĉe,
de supre suben fulmoŝanĝe,
muelilo falĉas fataliste,
muelilo nigra falĉas venton,
la venton,
sovaĝan venton de Novembro.

Kadukaj domoj, kaŭra grupo
ĉirkaŭ la preĝejtur' maljuna,
ekŝanceliĝas en la subo,
ŝirmej' maljuna kaj tegment'
klakas en vent',
en vent' sovaĝa de Novembro.
Tombejaj krucoj, ĉi inkubaj
brakoj de la mortintoj subaj,
kiel flugilo granda el aer',
frapiĝas al la ter',

La vent' sovaĝa de Novembro,
la vent',
ĉu vi renkontis kun la vent'
ĉe l' tricentvoja voj-kunkuro,
ĉu vi rekontis kun la vent'
de la detruo kaj teruro,
ĉu vi ĝin vidis ĉi vespere,
dum ĵetis Lunon ĝi altere,
kaj ne povante fari pli,
vilaĝoj vermboritaj kun vekri'
blekadis kvazaŭ besto
sub la tempesto?

Tra l' vastaj stepoj kun lament'
hurlas la vent',
la vento kornas nun Novembron.