Aleksandr Sergejeviĉ Puŝkin
LETERO DE TATJANA AL ANJEGIN

Mi skribas al vi — kio plia?
Ĉu vortoj diri povas pli?
Mi scias: nun per ironia
malŝat' min puni rajtas vi.
Sed vi, se havas vi pri mia
mizer' eĉ guton da kompat',
min ne forlasos en ĉi stat'.
Komence volis mi silenti,
kredu, neniam el ĉi font'
ekscius vi pri mia hont',
se povus mi esperon senti,
ke mi vin vidos — iam ajn,
eĉ se nur tagon dum semajn'
por aŭdi vin, kaj je respondo
okazon havi, kaj — dum tag'
kaj nokto — revi en imag'
pri vi ĝis nova ekrenkonto.
Sed homojn ja evitas vi,
vin tedas la vilaĝ', laŭfame,
kaj ni ... ni vivas senorname,
kvankam vin ĝoje vidas ni.

Ho, kial vi vizitis? Tie,
en kaŝo de l' vilaĝsilent'
mi vivus, kaj, pri vi nescie,
mi ja ne scius pri l' turment'.
Paciĝus en la kor' la vent',
kaj (kiu scias?) eble min
edzine prenus viro ia,
mi iĝus fine virta, pia
edzin' fidela kaj patrin'.

Alia edz'? Ho ne, neniam
ĉi koron havos aliul'.
Destinis Dio mem pri mi jam,
mi estas via, via nur!
Viv' mia estis garantio,
ke trovos ni renkonte nin,
ja sendis al mi vin mem Dio,
ke ŝirmu vi gardonte min.
Mi jam el sonĝoj pri vi sciis,
vi, nekonate, ravis min,
per sorĉrigardo trafis min,
la voĉ' delonge melodiis
en mia kor' ... Ne sonĝebri'!
Mi vin tuj, en alven-momento,
rekonis, kaj kun trema sento
ekbrule diris: Ah, jen li!
Ĉu ne, vi flustris al mi mole,
inspire, en vespera hor',
dum almozadis mi konsole,
aŭ preĝis, de turmentoj bole,
por havi pacon en la kor'?

Ĉu ne, vi, ho vizio kara,
alflugis tiam en malklara
krepuska lumo de l' vesper',
kaj vin al mi, sur la kusenon
klininte, verŝis vi serenon
per amaj vortoj de l' esper'?
Do kiu estas vi? Ĉu gvida
anĝelo? aŭ tentant' insida?
Ho, miajn dubojn prenu for!
Ĉio ĉi — eble iluzia
trompaĵo de naiva kor',
kaj estas jam destin' alia.
Egale! Nun mi metas min
en viajn manojn, vi disponas,
mi petegante petas vin,
kaj antaŭ vi en larmoj dronas,
imagu ja, ke vivas mi
en sol', neniu min komprenas,
kaj mia intelekto svenas,
perei mute devas mi.

Ho venu, per rigardo nun
reveku en mi la esperon,
aŭ rompu stultan korĥimeron,
por — ho ve — meritita pun'.

Mi finis. Honto min obsedas,
tralegi ne kuraĝas mi.
Sed mi honoron vian kredas:
jen mia ŝirm' kaj garanti'.