Sextus Propertius
MALFIDELA CYNTHIA

Ĉu do vere, ke pri vi jam klaĉas, Cynthia, tuta Romo,
      aj ke tro konata estas via lascivulina viv'?
Tion ĉi do mi meritis, perfidulin'? Vi min turmentas,
      sed ankoraŭ blovos ankaŭ por mi akvilono de venĝ'.
El la multaj falsulinoj tamen unun trovi mi povos,
      kiu volos, ke ŝin fame diskonigu mia poem',
kaj min per kapricoj krudaj ne insultos, sed pri vi mokos.
      Ve, malfrue vi lamentos, antaŭlonge amata vi.
Nun freŝega la kolero, nun do estas tempo disiĝi,
      se l' ĉagreno jam forpasas, kredu, revenos via am'.
Tiel nek Egeaj ondoj per la norda vent' aliiĝas,
      nek la nigra nub' disiĝas per la svaga vento de sud',
kiel, per vortet', facile ŝanĝas sin koleraj amantoj,
      dum vi povas, el maljusta jugo tiru la kolon do!
Sen dolor' ne estos tio: en l' unua nokt' vi suferos;
      sed al tolerulo estas malpli peza la amĉagren'.
Kaj nun, je la sanktaj leĝoj de la dia reĝin' Junona,
      mia vivo, noci vin mem per ĉi baraktoj ĉesu jam.
Ne nur la virbovo vundas per la kurba korn' malamikon,
      sed al la atak' rebatas puŝe eĉ ofendita ŝaf',
tamen, mi al vi ne ŝiros de l' perfida korpo la vestojn,
      nek la forfermitajn pordojn trafrakasos mia koler',
nek plektitajn harojn viajn mi tiregos en furiozo,
      nek per la poleksoj duraj vin ekvundi mi riskos, ne!
Per bataloj tiel turpaj venĝu sin la rustikulo,
      kies kap' neniam estis ornamita per la heder'.
Mi do skribos, sed ja tion ne forviŝos via vivaĝo:
      Cynthia tre bela korpo, Cynthia tre magra honor'.
Kredu, kiel ajn ignora estas vi pri la fam-murmuro,
      tamen per ĉi tiuj versoj, Cynthia ekpaliĝos vi.