Birdoj vespere tra l' parko en ĥoro vokis: Maud, Maud, Maud, vokis kun ploro. Kie Maud'? Ja kun mi! Kun mi, boskvoje! Ŝiris liliojn kaj plektis ŝi ĝoje. Birdoj en branĉoj ŝin vokis kun krioj: kie Maud? Jen, jen, jen, inter lilioj! Kisis mi, lasis ŝi. Vang' infanpura, nur deksesjara, sed svelta, altstatura. Krius fiere mi pro l' ĝojo ŝvela: mia la kor' de Maud! Graco ĉiela! Iris ŝi freŝe kun paŝo balanca, herboj freŝiĝis post ir' facildanca. Birdoj en parko ja plore vokadis: kie Maud, Maud, Maud, iu pri ŝi svatis. Henas ĉevalo kaj gratas ĉe l' pordo, ne vin elektis ŝi, iru for, lordo! |