Halti, lacega, meze de la ponto de l' fremda urb', demandi per okuloj al la river', transsalti al la krio kaj raspa flugo de la blankaj mevoj. Ĝoj' de flugiloj inter domoj pezaj! Miro de ondoj, mir' de horizontoj. Susur' de spacoj kaj trapas' de ventoj. Descendis teren la ĉiel' vortice. |