Paul Verlaine
MIA INTIMA REVO

En sonĝ' penetra, stranga tre ofte al mi venas
virino nekonata, de mi amata, ama,
alia ĉiufoje, kaj tamen ĉiam sama,
virin', kiu min amas, kaj kiu min komprenas.

Ŝi min komprenas plene, ĉi diafana koro,
ve, sole por ŝi ĉesis problem' esti fatala,
jes, nur por ŝi; la ŝviton de mia frunto pala
ŝi povas refreŝigi, nur ŝi, per sia ploro.

Ĉu bruna, blonda, ruĝa si estas? Mi ne konas.
La nomo mi memoras sonore, dolĉe sonas,
kiel la nom' de l' karaj, kiujn la viv' ekzilis.

Rigardo ŝia estis rigardo de statu',
kaj ŝia trankvilflua kaj grava voĉ' similis
al karaj voĉoj, mutaj, kaj ne sonantaj plu.