La landon, kie floras la citronoj, oranĝoj oraj ardas en branĉkronoj, de l' ĉielbluo blovas milda vent', laŭr' alte staras, mirto en silent', ĉu konas vi? Al ĝi, al ĝi La grandan domon kun tegment' kolona, kun brila halo, luksa pomp' salona, dum marmorbildoj staras, gapas min: kia ofend' vin trafis, povrulin'? Ĉu konas vi? Al ĝi, al ĝi, Nubvojan monton, kie en nebulo la vojon serĉas la grimpanta mulo, la grotojn loĝas praa drako-gent', tra l' rok' falinta muĝas la torent', ĉu konas vi? Al ĝi, al ĝi, |