Sapfo
MNASIDIKA

Ho Atthis, jam en Sardes loĝas fore
Mnasidika, amata de ni ambaŭ.
Ŝi ofte pensas pri ni rememore.

Kiam ni vivis kune, vin beata
diiní ŝi nomis, kaj el ĉies kanto
ŝi de la via estis plej ravata.

Kaj ŝi nun inter virinar' Lidia
brilegas, kiel post la sunsubiro
la lun' rozfingra, kiu, pli radia,

paligas astrojn ĉirkaŭ si kaj klaro
verŝiĝas el ĝi sur la maron salan,
kaj sur la flororiĉon de lí kamparo,

kaj bela roso fluas, rozoj floras,
cerefolioj verdas delikataj
kaj meliloto dolĉe bonodoras.

Ŝi ofte iras-venas malkvieta,
pri Atthis pensas, ŝian molan koron
plenigas tristo kaj sopir' impeta.

Ŝi akre al ni vokas de-lontane
tra lí mar'. La nokto tion per multopaj
oreloj aŭdas kaj ripetas vane...