Charles Baudelaire
MOESTA ET ERRABUNDA

Diru, ĉu ne fortiras la koro vin, Agata,
el nigra oceano de l' urbo aĉe ŝlima,
al ocean' alia, de*briloj radiata,
profunda, klara, blua, kiel virgec' anima?
Diru, ĉu ne fortiras la koro vin, Agata?

Nin mar', la vasta maro konsolu pri l' ĉagreno!
Kia demono dotis ĉi raŭkan kantistinon
akompanatan de la muĝanta vent-orgeno
per pov' sublima roli lulantan vartistinon?
Nin mar', la vasta maro konsolu pri l' ĉagreno!

Ho portu min, vagono! flugigu, vel' fregata:
For, for! Ĉi tie estas la kot' el niaj ploroj!
Ĉu ne, la trista koro ofte al vi, Agata,
diras: for de rimorsoj, de krimoj, de doloroj
forportu min, vagono, flugigu, vel' fregata!

Ho paradiz' parfuma, jen. kiel vi jam foras,
kun nura am' kaj ĝojo sub la ĉiel' lazura,
kie ĉio amata la amon ja valoras,
kie la koro dronas en la volupto pura!
Ho paradiz' parfuma, jen, kiel vi jam foras!