Heinrich Heine
MUTA LA NOKT...


Muta la nokt', la stratoj ne bruas.
Ĉi-dome loĝis mia trezor'.
Ankoraŭ same la dom' situas,
delonge de l' urbo ŝi estas jam for.

Sed homo jen staras kaj alten gapas
mantorde pro dolorkonsum'.
Ho, tiu vizaĝ'! Min teruro frapas
min mem ja montras al mi la lunlum'

Ho duoblulo, vi pala kunulo,
pro kio do similas vi
la amon, sub kies torturo
mi noktojn ĝemis tie ĉi?