Jose-Maria Héredia
NEMEO

De kiam la Venkanto en l' arbarego muska
ekĉasis grundesplore laŭ la timiga spuro,
perfidis la mortlukton nur sola blekmurmuro.
Silentas ĉio. Dronis en nub' la sun' krepuska.

Fuĝante al Tirinto tra kampoj aŭ arbusta
densej', paŝtisto trema sin turnas en la kuro,
kaj vidas per okuloj larĝegaj de teruro,
ke staras arbarrande la Best' en halt' embuska.

Ekkrias. La Nemean Teruron li ja vidis,
l' armitan faŭkon, kiu el sanga ĉiel' rigidis,
la fulmajn dentojn kaj la hararon dise dornan;

ĉar l' ombro grandigita de l' vesperruĝo brula
faras, sub la flirtanta horora fel' Herkula,
kun hom' miksante beston, heroon monstroforman.