Stojan Mihajlovski
NENIO DAŬRAS...

Nenio daŭras! Ĉiu hor' forprenas de ni ion.
Vivjaroj niaj estas nur pasema ar' fantoma.
Eĉ por moment' ne haltas ni dum marŝ' en la Nenion.
Eterna estas nur la ĉen' de la spirito homa.

Sennoma tristo: senti ke la Tempo kiel flugas,
igante nigra memoraĵ' eĉ aĵon plej radian.
Ekstazon kaj bonvolon ĝi dispremas kaj subjugas,
kaj antaŭ ĝi senpove ni mallevas frunton nian.

Nenio daŭras! Vortoj du. Jen rekantaĵ' kruela,
kiel ĉe l' infankadavret' patrina plorlamento.
En vana lukt', senfrukta pen', en heroaĵ' sencela

T anim' nudiĝas, kiel branĉ' en furioza vento.
Nedetruebla estas nur mond-detruad' muela.
De gent' al gento la mortem' jen sola testamento.