Ok ... naŭ ... ankoraŭ unu. Lanta kuro de l' hor' ... kaj plua, plua ... Hundo bojas. Guf-kri' en mi ne scias kiu turo. Noktmez'. Forpase sonas sur la vojo duobla bru' de paŝoj. Ie fore rulbruas veturil', per unu fojo haltas. Ŝlosita ĉio kaj senforma, senviva, senkolora. Sola brilo estas en mezo de la urbo dorma, unu fenestro, kvazaŭ hompupilo aperta. Homo, en la lumigita ĉambreto, kio vin ne lasas dormi? Olda dolor'? Espero june spita? |