Mihai Eminescu
NOKTO

Nokto. Milde kaj ruĝblue en la forn' la fajro brulas,
el angul' ĝin rigardante sur kanap' min sternas mi,
la animo endormiĝas, la palpebrojn fermas mi,
estingiĝis lum' en domo, sorĉa sonĝ' min mole lulas.

Nun vi tra l' mallumo venas, alridetas min proksime,
blanka, kiel neĝa vintro, dolĉa, kiel printemp-tag'.
Sidu en la sino, kara, ĉirkaŭringu min per brak',
kaj rigardu miajn palajn vangojn ame kaj intime.

Per balzamaj, blankaj brakoj, rondaj brakoj, vi min kole
ĉenas, kaj sur mia brusto via kapo kuŝas nun,
poste vi la blankan manon levas, kaj ĝi tuŝas nun
sonĝe mian tristan frunton, harojn forkaresas mole.

Mian frunton en trankvilon lulas la kareso flata,
min kredante dorma, ruze, kisas vi per arda tuŝ'
min sur la okuloj fermaj, sur la frunto, sur la buŝ',
kaj vi ridas, kiel sonĝo ridas en anim' ravata.

Ho, karesu, dum la frunto estas glata kaj serena,
ho, karesu, dum vi junas, kiel suno de aŭror',
dum vi puras, kiel roso, dum vi dolĉas, kiel flor',
dum ĉi frunt' ne estas falta, kaj ĉi kor' ne maljun-svena.