Povrul' Catullus, sobru jam trankvile, rigardu la perditan jam perdita! Ho, gajaj tagoj lumis al vi brile, dum gvidis vin la amatino sprita, amata pli ol iu ajn tutmonde. Pri multaj ŝercoj ridis vi jubile, kion vi volis, volis ŝi volonte, ho, belaj tagoj lumis al vi brile. Ŝi jam ne volas, nek vi, stulta, volu! ŝi fuĝas, ne postkuru, nek mizere lamentu, sed la kor' al vi malmolu, Catullus, kaj obstinu, firmu fere! Adiaŭ, kara, vin Catullus dura nek serĉos, nek per peto jam molestos, sed vin doloros, kulpa, ke vin brula ampet' ne vokos nokte. Kia restos al vi la vivo? Kiu vin aliros, kiun vi amos, kiu vin rigardos belega, kies propra vi vin diros, kiun vi kisos, kies lipoj ardos de via mord', Lesbia, amatino? Sed vi, Catullus, duru en obstino! |