OFERKANTO


Jar' abunda: riĉa riz'
kaj milio multa ĝis
superfluo da proviz'!
Plenas la tenejoj, siloj
po dekmiloj, po centmiloj!
Ni oferu kun jubiloj
fortan sukon de rizvino
al prapatro, prapatrino!
Cent ceremonioj ritaj
estu laŭ la ord' faritaj!
Venas beno, ben' sen fino!