Bakhylides
PACKANTO

La Paco semas ĉion bonan, belan
ĉi-tere: oron, mielan
kantfloron sur la lipoj;
de l' fajro blondan flagron sur la ŝtipoj,
ke brulu ofere la femur'
de bov' kaj lana ŝafido sur
belegaj ŝtonoj altaraj;
kaj tempon al knaboj karaj
muzikon lerni, dancpaŝojn.
Sur bronztenilo dura
de ŝildo terura
la araneo teksas retomaŝojn;
la fero masakra:
lancpinto, glavo duakra
de rust' konsuma ruĝas;
la kuprogorĝa
trumpeto plu ne muĝas;
la korosorĉa
Sonĝo, mielo de l' anim', ne fuĝas
for de niaj pupiloj.
Festenoj ĉie, jubiloj!
Kaj flirtas dolĉe la kantoj
de geamantoj.