Giosuè Carducci
PANTEISMO

Mi ĝin nek al vi, ho viglantaj steloj,
nek al vi diris, ĉiovida sun'.
Jes, ŝia nomo: flor' de ĉiuj beloj,
tra l' muta brusto eĥis nur ĝis nun.

Kaj tamen stel' al stelo donas dire
sekreton mian dum la nokto bruna,
min ridas suno, kiam ĝi, subire,
parolas kun la blanka lumo luna.

Al ĉiu flor' ĝin diras ĉiu arbeto
sur ombra mont' kaj milda kamp-eben',
eĉ birdoj kantas fluge: "Nu, poeto,
vin kaptis fine dolĉa am-katen'!"

Mi ĝin ne diris: kaj kun bruoj diaj
ĉi nomon tamen ter', ĉiel' proklamas,
kaj tra la spir' de floroj akaciaj
la granda Ĉio flustras: "Ŝi vin amas."