Vladimir Vladimiroviĉ Majakovskij
PER PLENA VOĈO

Estimataj
kamaradoj posteuloj!
Fosante
tra l' nuntemp',
en ties ŝtoniĝinta sterko,
kaj de niaj tagoj
esplorante la nebulojn,
vi
eble demandos
eĉ pri mi kaj mia verko.
Kaj eble
je l' demandosvarmo per jena ekspliko
respondos al vi
scienculo erudita:
"Vivis iam
poeto de l' akvoboligo
kaj malamik' de l' akvo neboligita."
Profesor'!
for la okulbiciklojn!
Pri ĉi tem':
pri mi
kaj mia epoko
parolos mi mem.
Min, akvoportiston, purigiston de kanaloj
la revolucio
mobilizis kuntrenata.
Mi iris en la fronton
de bataloj
el la ĝarden'
de l' Poezio, damo delikata.
Mi ĝuis ĉarman ĝardeneton
de damoj
amoj
florornainoj.
"Mi plaĉe plantis belan bedon,
akvumos ĝin per propraj manoj."
Tiu ĉi el kuvo verŝas
versojn al la koroj velkaj,
tiu grake
ilin bravas el la buŝo,
korkrevaj Mitrejka-j, mirt-revaj Kudrejka-j,
diablo scias
sencon de ĉi fuŝo.
Mola kordo mandolina
monotone tedas, jen:
tara-tina, tara-tina,
tenn
Ne granda glor', ke inter tiaj rozoj
elstaru mia statuo, kiel kulis'
de placoj, kie sputas tuberkulozo,
vagas putinoj, apaĉoj
kaj sifilis'. Ankaŭ min
la agitprop'
jam ĝenis dent-agace,
mi mem ja
por vi verkus romancojn ŝmace,
pli ĉarmas tio
kaj donas pli da kontanto,
sed mi
bridis
min mem
kaj frakase
tretis la gorĝon
de mia propra kanto.
Aŭskultu,
kamaradoj posteuloj!
La agitisto,
la ĉefelkriisto rolas!
Mi sufokas
la poezi-rukulojn,
transgalopas
lirikajn volum-akumulojn,
mi, vivanto
kun vivantoj parolas.
Mi venos al via
lontana
komunista klaro
ne kiel trubadur'
de Jeseninaj kantetoj,
miaj versoj transflugos
super jarcent-montaro,
kaj super kap'
de registaroj kaj poetoj.
Miaj versoj alvenos,
sed ne en tia manier',
kiel sago
ĉe lirika ĉas' de amo,
nek kiel
al numismato trafas trivita moner',
nek kiel
allumas astroj de mortinta flamo. Miaj versoj
trabreĉos
la jar-amason
kun lukto
kaj aperos
krude
masive,
kompakte,
kiel en niajn tagojn
akvodukto eniris
konstruita
de Romaj sklavoj
laborbarakte.
En poemoj
entombitaj sub libro-kurganoj
vi trovos hazarde
strofo-feraĵojn pikajn,
vi
admire-estime
ilin palpos per la manoj,
kiel armilojn
malnovajn sed timigajn.
Orelojn vortflati
ne miaj kutimoj,
nek knabinet-orelojn
per frivolaj esprimoj
sub la harplektoj longaj
ruĝigi per honto.
Parade staradas
l' armeo de miaj rimoj,
mi preteriras
antaŭ l' revua fronto.
Muskolŝvele vigle
vicas versotrupoj,
pretaj por morto
aŭ senmortaj aŭreoloj,
streĉege la poemoj
etendas kanontubojn
de celo-trafaj
titoloj.
Avidas
plejamata armil-speco
sturmante
elprovi venkoŝancojn,
atendas
kavalerio de spriteco
levante
la akrajn ritmo-lancojn.
Kaj ĉi tutan
armeon armitan ĝisdente,
batalintan
dudek jarojn sen cedo
ĝis la lasta linio
mi donas prezente
al vi,
proletoj de l' planedo.
La malamiko
de la klas' labora
estas ankaŭ mia
malamik' kaj malamat',
ordonis nin
iri
al sub flago ruĝkolora
jaroj de trudlaboro,
tagoj de malsat'.
Kiel hejme
ni malfermas
ĵaluzion,
tiel ni malfermis
de Marx
ĉiun volumon,
sed eĉ sen lego
ni bonege sciis tion,
kien iri,
kian ni ŝuldas plenumon.
Dialektikon
ni lernis ne el Hegel,
militfajro
ĝin en niajn versojn ŝutis,
kiam
sub kugloj
la burĝojn ni pelis ege,
kiel nin
alitempe
ili persekutis.
Nu,
geniulojn
eskortu gloro vanta,
kiel vidvino plora ĉe marŝo de funebro,
mortu, versoj miaj,
kiel soldat' sturmanta,
sennome, kiel dronis
la niaj en tenebro.
Mi fajfas
pri la bronzo plur-kvintala,
de marmoro
min ne kaptas paroksismo,
pri l' gloro
ni kvitos ja
per marĉando lojala,
estu por ni
komuna monumento ŝtala
la batale
konstruita
socialismo!
Posteuloj,
se la fukon vortaran vi traserĉos,
el Lethe
al surfaco
tiaj vortoj emerĝos:
"prostituo"
"tuberkulozo"
"blokado"
Por vi,
gaja gento
de sana paradizo,
poeto
forlekis
la mukon de ftizo,
per astra lango de plakato.
Pro vostokresko de jaroj
mi aspektas jam simile
al mirindaj
fajrospiraj fabeldrakoj,
kamarado Vivo,
antaŭen
rapidire,
rapidire
en jarkvino
tra resto de tagoj!
Por mi mem
rublojn
mi ne staplis vers-mercere,
nek havas hejme
meblojn de arta ĉizo,
kaj mi bezonas,
mi diras sincere,
nenion krom
freŝlavita tolĉemizo.
Aperinte
ĉe CKK
de l' futur' de pura brilo,
super bando
de versfara, akapara gent',
mi altlevos
por bolŝevik-legitimilo
miajn librojn
klaspartiajn
ĉiujn cent.