Valerio Abbondio
PERLO-BRILO


La lasta roza spiro sur montdorso
ekstrema, jen, disiĝis, sed plu gardas
la granda blanka alp' la perlo-brilon
kaj molajn ombrojn kaj liniojn mildajn.
Sed, post momento, kiel ĝi ŝanĝiĝas!
Ekfrostas tiu ĝia lum' intima,
longiĝas ombroj; sub la ĉielo frida
rigidas ĝi, sublima, en la morto.