Publius Ovidius Naso
PHILEMON KAJ BAUCIS

                  Kverko kaj apude tilio
staras inter Frigaj montoj, ĉirkaŭate de mur' malalta.
Ne lontane estas marĉo, iam ter' loĝebla de homoj,
nun vizitas ĝiajn ondojn svarmo da mergoj kaj fulikoj.
Tien en figur' mortema venis foje Jupitro kun la
fil' Merkuro, kiu metis for de si la flugilajn ŝuojn.
Al mil domoj ili iris, lokon por ripozo petante,
sed mil domoj la riglilon fermis, tamen unu modesta,
eta dom' akceptis ilin, pajle-kane tegita. Tie
pia oldulino Baucis kaj Philemon, edzo samaĝa,
iam ligis sin geedze en la junaĝo, tie poste
ili maljuniĝis kune, kaj serene, ne sekretante
portis la malriĉon, tiel malpezigante ties ŝarĝon.
Kiuj estas estroj, kiuj la servistoj tie, ne serĉu,
ili du la tuta domo, same obeaj kaj komandaj.

Kiam la ĉielloĝantoj la humilan sojlon atingis,
kaj eniris tra l' malalta pordo, ekklininte la kapon,
la oldulo petis ilin sur metita benko sidiĝi,
kiun kovris per teksaĵo knida la servopreta Baucis.
Kaj ŝi la tepidan cindron forbalainte, tuj la fajron
hieraŭan revivigas, kaj ĝin nutras per foliaĵo
kaj arbkrustoj, kaj instigas flami per oldulina spiro.
Poste lignon, sekajn branĉojn el la subtegmento ŝi portas,
kaj ĉi tiujn, dishakinte, lokas sube de kaldroneto.
Tiam la legomojn, kiujn en ĝarden' la edzo kolektis,
ŝi purigas de l' folioj. Dume la vir' per forko prenas
fumaĵitan porkospinon de sur fluga trabo, kaj, el la
longe konservata dorso parton detranĉinte, li ĵetas
ĝin en la varmegan akvon, por ke la bolo ĝin moligu.

Intertempe per parolo pasas tre rapide la horoj.
Kaj kusenon molan ili improvizas el river-algoj
por ĝin meti en la liton kadre-piede saliklignan,
nun kovratan per teksaĵo, kiun ili kutimis uzi
nur en festa tempo, tamen, nur malkara kaj olda estis
ankaŭ tiu tuko, inda al la kanapo el saliko.

Do kuŝiĝis la du dioj. Refaldinte manikojn, treme
metas la oldinjo tablon, sed la tria pied' ne ĝustis,
egaligis ĝin tegolo. Tiun subŝovinte, ŝi frotis
la ne plu oblikvan platon per freŝverdaj mentofolioj.
Surmetiĝas dukoloraj beroj de la ĉasta Minerva,
kaj korneloj aŭtuntempaj en subaĵo de vinbersuko,
kaj rafano, endivio kaj fromaĝo freŝa kaj ovoj,
kiujn oni sur ardaĵo cindriĝanta facile turnis,
ĉio ĉi en argilpladoj. Poste, ĉizita el metalo
same nobla, la vinmiksa vazo, kaj el ligno de fago
la pokaloj, kies kavo estis brila de vakso blonda.
Postnelonge jam alvenis de l' fajrujo la manĝoj varmaj,
vinoj estis alportataj, de ne granda paseo, kaj jam
baldaŭ, alflankite, cedis sian lokon al la deserto.
Estis tie nuksoj, estis mikso de figoj kaj daktiloj
faltaj, kaj, en vastaj korboj, estis tie pomoj odoraj,
estis uvoj, kiujn oni de purpura vito kolektis.
Meze estis la mielo klara. Kaj estis super ĉio
la afablo de l' vizaĝoj kaj la em' fervora de dono.

Intertempe ili vidas, ke l' miksvazo jam elĉerpita
repleniĝas, kaj ke kreskas per si mem en ĝi nova vino.
Konsternitaj de l' miraklo, ili timiĝas, kaj levinte
siajn manojn preĝas Baucis, preĝas la timida Philemon,
kaj pardonon ili petas pro l' manĝaĵoj improvizitaj.
La anseron solan, kiu estis gardo de l' eta domo,
tiam ia gemastroj volis al la dioj-gastoj oferi.
Ĉi rapidflugila ilin, lantajn pro la aĝo, lacigas,
eskapante kvazaŭ lude, kaj ĝi fine rifuĝon serĉas
ĉe la dioj mem. Mortigi ĝin ne lasante, la Ĉielaj
diras nun: "Ni estas dioj. Kaj merititaj punoj trafos
la malpian najbararon, sed doniĝas al vi sekuro
kontraŭ tiu granda plago, nur forlasu la hejmon tuj, kaj
akompanu niajn paŝojn kaj al alto de montoj venu
kune kun ni." Ili ambaŭ nun obeis kaj sinapoge
sur bastono klopodadis sur deklivo longa paŝadi.

Tiom diste de la supro, kiom sago pafita flugas,
ili la okulojn turnis retro, kaj ili vidis sube,
ke en marĉo dronis ĉio, sole domo ilia restis.
Kaj dum ili tie miris kaj pri l' fato de siaj ploris,
la maljuna kabaneto de l' du gemastroj ŝanĝis sin en
templon, kaj, jen, anstataŭis tegmentforkon vic' de kolonoj,
kaj la pajlo iĝis fiava, la tegmento vidiĝis ora,
kaj cizel' ornamas pordojn kaj marmoro la teron kovras.
Diris tiam kun afabla buŝo la ido de Saturno:
"Diru, justa maljunulo, kaj virino inda je l' edzo
justa, kion vi deziras?" Post mallonga parol' kun Baucis,
la komunan opinion jene Philemon manifestis:
"Esti pastroj kaj sanktejon vian gardi ĉi tio estu
al ni ebla. Kaj, ĉar multajn jarojn en konkordo ni vivis,
nin forportu tiu sama horo, nek mi vidu la tombon
de edzino mia, nek ŝi devu min iam enterigi."
Ĉi deziro plenumiĝis. Kaj kiam, aĝo-lacaj, ili
staris antaŭ l' sanktaj ŝtupoj, kaj parolis okaze pri la
histori' de l' loko vidas Baucis, ke frondiĝi komencas
edz' Philemon, kaj ĉi tiu vidis same ŝin ekfrondiĝi.
Kaj, dum kreskas branĉoj ankaŭ survizaĝe, ili, dum eblas,
vortojn inter si ŝanĝadas, kaj samtempe "adiaŭ, kara!"
ili diras, kaj samtempe buŝon ilian kovras krusto.
Ĝis la nuna tempo montras la popolo tie loĝanta
la geedzan paron en la form' de la du najbaraj arboj.