Se la deziro plenumiĝas al sopiranto senespera, ties animo ja feliĉas! Jen, tia sama ĝoj', pli kara ol oro nun por mi eklumis, Lesbia, ĉar al mi, amara kaj senespera, vi plenumis deziron, vi plenumis al mi deziron: al Catullus danka sponte revenis vi, lin ĉarmi. Ho, tag' de signo brile blanka! Nun kies vivo pli agrablas, kiu pli dolĉan, dezirindan feliĉon diri eĉ kapablas? |