Giovanni Pascoli
Fenestro lumigita: PLORETO


Ho panjo, blanka sur la blanka lito,
vi dormas nun; de kie surmiene
tiu dolor' kontenta, laca rido?

Vi dormas kaj ĉirkaŭas vin arĝento
sur kapkusen' langvora. L' aĵoj movas
sonoriletojn etajn de l' silento.

Kaj ĉie blanka mut'. Ĉu estas sun' do
komenc' de rito? Fino sen ripeto?
En la silento ĉasta de la punto
parolas la mistero en ploreto.