Verkita ĉe l' ekvido de l' tombo de l' Virgino de Unai De l' delikata ekkresko okajara, ĝis siajn harojn ŝi bantis en du ligojn, eĉ de najbaroj ne lasis sin rigardi la virgulin' el Unai en Aŝinoja: fermiĝis, kvazaŭ larveto en kokono. Ja multaj viroj pro tio ĉagreniĝis, rigardon Sian avide penis kapti, kaj tiel svarmis sinsekve la svatantoj, ke ili kvazaŭ barile ŝin ĉirkaŭis. Kaj estis viro kiu nomiĝis Ĉinu, kaj estis viro alia el Unai, por Ŝi strebantaj kaj konkurantaj vete. Kaj kiam ambaŭ harditan glavon kaptis kaj ŝiramlignan pafarkon en la manon, kaj kun sagujo surdorse, ili staris ekkverelante, vizaĝo al vizaĝo, decidiĝinte sin ĵeti eĉ en akvon, salti eĉ fajron por la knabin' amata: jen, nia kara al la patrino diris: "Ho, se mi vidas, ke por mi, pli malgrava, ol bagatela, malkara braceleto, ĉi bravaj viroj kverelas, eble murdos sin reciproke, ja kiel mi esperu, ke la amatan junulon iam povos mi havi edzo, eĉ se mi restos viva? Do la amaton submonde mi atendu!" Kaj nokte, kiam pro la sopir' sekreta (sekreta kiel la forkaŝita marĉo) ŝi mortis vee: aperis ŝia morto en sonĝ' al Ĉinu, kaj tiu baldaŭ sekvis postsignojn ŝiajn. La postrestinta junulo el Unai malesperege rigardis al ĉielo, kriis kaj hurlis, piedbatadis teron, grincigis dentojn, delire furiozis, kaj por ne resti malantaŭ la kunulo, li ĉirkaŭzonis sin per la eta glavo ĉiam portata, kaj li ekiris vojon por ĉie serĉi ŝin, kie la volvplanto tokoro-dzura kreskas. Nun kolektiĝis parencoj. Kaj ke estu tombmonumento tie tra longa vic' de generacioj, kaj ke la posteuloj ĝis malproksimaj generacioj plue kaj plue povu rakonti pri l' knabino, starigis ili tombeton ŝian meze, kaj je du flankoj la tombojn de l' du viroj. Aŭdinte tion ho ve, mi eklamentis, kaj ploris, kvazaŭ mi havus mem funebron, kvankam mi ŝin ne konis. Se dum la iro, se dum la ven' mi vidas la verdan tombon de l' Unai-knabino: mi veojn vane bridas. Salik' la branĉojn al unu flanko klinis sur ŝia tombo. Videble do, ke ame al Ĉinu ŝi inklinis. |