Johann Wolfgang Goethe
PROMETHEUS

Ĉielon vian kovru, Zeus,
per nubvapor',
kaj, kiel knab' hakanta
kapojn de kardoj,
ekzercu vin je kverkoj kaj montpintoj.
Ŝanceli ja ne povas
vi mian teron,
kaj la kabanon, kiun ne vi faris,
fajrujon mian,
pri kies brulo
vi min envias.

Sub la sun' mi ne konas
pli mizerajn ol vi, dioj.
Sub zorgoj nutras vi
per ofertributoj
kaj preĝo-spiroj
vian majeston,
kaj vi malsatus, se ne estus
infanoj, almozuloj,
stultuloj esperplenaj.

Kiam mi estis
infan' naiva kaj senscia,
turnis mi okulojn erarajn
al suno, kvazaŭ supre estus
orel' por aŭdi mian plendon,
kaj kor' kiel mia,
indulgi pri la zorgpremito.

Kiu helpis min
kontraŭ senbrido de l' titanoj,
kiu savis de l' morto min,
kaj de l' sklavec'?
Ĉu ne vi mem plenumis ĉion,
sankte arda kor'?
Kaj ardis june, pie,
trompite, vi eĉ dankon
al la dormanto tie supre!

Estimi vin? Pro kio?
Ĉu vi mildigis jam dolorojn
de angorantoj,
ĉu vi haltigis jam la larmojn
de zorgŝarĝitoj?
Ĉu do ne forĝis el mi viron
la ĉiopova Tempo,
kaj la eterna Fato,
miaj estroj kaj viaj?

Jen sidas mi, formas homojn
laŭ propra bildo,
genton al mi similan:
por suferi kaj plori,
por plezuri kaj por ĝoji
kaj por vin ignori,
kiel mi!