Johann Wolfgang Goethe
PROVERBE KAJ SENTENCE

La "Nia Patro" bela preĝo pia.
Ĝi helpas en mizer' kaj misdestin'.
Tamen, se iu preĝus "Patro Nia",
je l' nom' de Dio, lasu preĝi lin.

*

Ja pli facile estas kronon plekti,
ol kapon indan por la kron' elekti.

*

Ne estus pli da korĉagren',
ol esti sola en Eden'.

*

Mil muŝojn mi vespere murdis pene,
kaj tamen unu vekis min matene.

*

La homo ege pigra, sibarita,
se flugus al buŝ' kolomb' bakita,
fiere kaj indigne ekprotestus,
se ĝi ne lerte distranĉita estus.

*

Vestu bele stangon ajnan,
havos vi fraŭlinjon ŝajnan.

*

"Vi ne efikas, ĉio stagne staras."
Trankvilu per rekono:
en marĉo ne faras
ringojn la ŝtono.

*

Mi la amason ne malŝatas,
ĝi al mi plaĉas, se ĝi batas.
Ĝi estas tiam respektinda, vere,
sed juĝi ĝi sukcesas tre mizere.

*

Pro kio al ni Dio tiom karas?
Ĉar li neniam nian vojon baras.

*

"Ekkonu vin!" Sed kion mi ricevos?
Se mi ekkonos min, mi fuĝi devos.

Jes, kvazaŭ mi al maskobalo venus,
kaj mian maskon oni tuj deprenus.

Ekkoni la aliajn tion provu,
por ke vi ilin flati, aŭ piki povu.

*

Tuj decidas li pri l' ago,
jen la brava hom' sen dub',
li sin ĵetas al la lago,
por rifuĝi de la pluv'.

*

La stultulaĉon
la sortfavor' ne savas.
Se pluvas kaĉon,
kuleron li ne havas.

*

Naskiĝus certe edukitaj idoj,
se la gepatroj estus edukitoj.

*

Kial vi vin de ni forbaras,
ignoras nian opinion?
Ne por vin plaĉi mi verkojn faras,
sed ke vi lernu ion.

*

La amikoj
Ho, ne lamentu pro la plagoj,
ja post la plej malbonaj tagoj
la vivon oni ree gaje ĝuas.
Hiobo
Parolo via ŝajnas moko.
Se jam fritita la ezoko,
kiom ĝin helpas, ke l' rivero fluas?

*

Min ne malplaĉas la amaso.
Sed se ĝin kaptas embaraso,
ĝi vokas tuj, por bridi la Satanon,
friponon kaj tiranon.

*

Se pekis vi, ne sentu tro malĝojon.
Eraro montras al la am' la vojon.
Se vi en via propra peko dronas,
volonte la aliajn vi pardonas.

*

"Vi pensas pri l' senmorta viv',
Sed ĉu vi povus ĝin motivi?"
Jes, certe. Jen la ĉefmotiv':
sen ĝi la hom' ne povus vivi.

*

Akceptu tiel mian vivlinion,
kiel mi gvidas, zigzagmaniere.
Aliaj ja eldormas la ebrion,
la mia staras surpapere.

*

"Diru, ĉu vi eĉ ne respondas
al tiuj, kiuj vin atakis?"
Diru, ĉu do vi volus paŝi
sur lokon kien oni...

*

Ni

Freneza bub',\ konfesu nun sen kaŝ',
vin oni trafis ĉe l' erara paŝ'.

Li

Jes, sed mi ĝin riparis, sciu!

Ni

Kaj kiel?

Li

Laŭ manier' de ĉiu.

Ni

Sed kiel do vi tion faris?

Li

Per nova peko mi eraris.
Pro ĝi la homoj tiel ĝojfrenezis,
ke la malnovan ili tuj forgesis.

*

Bone, se en silent' vi pure nestas,
sen zorgo pri l' tempestaj krioj.
Ju pli vi sentas, ke vi homo estas,
des pli similas vi al dioj.

*

Adoru fajron dum cent jaroj poste
enfalu: ĝi vin manĝos haŭte-oste.

*

La pura rimo jen plezur',
sed pli valoras pura penso,
plej nobla don' de l' homa menso,
ol ĉiu rima pur'.

*

"De l' majstroj ĉiam mi min forfermis.
Imiti estus al mi honto.
Jes, ĉion de mi mem mi lernis!"
Nu, ĝi aspektas laŭ la fonto.

*

De l' patro estas la statur',
serioza vivsistemo,
de l' panjo: gajo de l' natur',
kaj ĝoja fabelemo.
Flamis la av' por dama bel':
tio min ofte pikas.
Avinon ravis or', juvel':
tra l' membroj ĝi ja tikas.
Se l' elementoj do sen dub'
en miks' ne divideblas,
l' original' de l' tuta bub'
en kio do videblas?

*

Sciencon, arton posedante
oni havas religion.
Sed tiujn du ne posedante
oni havu religion.

*

La ĉarmaj jurtaj kapoj estas
ja ĉiuj el la sama ras'.
Min kiel sian majstron festas,
sed iras laŭ la propra naz'.

*

Se l' virinoj amas kaj malamas,
tio pompas, prave ni aklamas.
Sed se ili juĝas kaj rezonas,
tio ofte tre mirige sonas.

*

Havaĵ' perdita iom perdita.
Vi devas ekpensi,
per nova kompensi.
Honor' perdita multo perdita,
per glor' tuj kompensi,
kaj devos la homoj alie pri vi pensi.
Kuraĝ' perdita ĉio perdita.
Prefere esti nenaskita.