Francesco Chiesa
PSALMO

Nokto. Benata la nokt', sendita de vi, ho Sinjoro
al la homgent', ke vidiĝu tiom kaj tiom da steloj.
Estas benata la vest' de funebro sternita sur mondo,
por ke estiĝu sopiroj por ĝia vesto la blanka.
Estas benata la pluv' defalanta. Ĝi palas kaj tristas,
sed rekondukas la homojn al la dolĉeco de l' hejmo.
En ĉielarko kaj fulm' finiĝadas la pluvo malklara,
plenos riveroj per akvo ne plu malklara jam morgaŭ.
Estas benata, Sinjor', via vintro, venanta de l' krutaj
montoj, por ŝiri la lastajn flavajn foliojn de l' bosko;
por ke ripozu en la mort' jam la aĵoj mortaj kaj povu
tristo nenia malhelpi naskon de aĵoj pli novaj.
Estas benata la voj' tra dezertoj kaj rokoj. Migranto
tiel kun plia rapido venas al sia vojcelo.
Estas benata l' malsat', bongustiga por pano malmola,
Estas benataj la larmoj, estas benata l' malsano,
tiel dolĉa je l' tag' de saniĝo; benata la paco,
kiun reamas la homoj, kiam finiĝas milito.
Estas benata la mort', kiu lasas libera al pli junaj
kaj pli valoraj venantoj vojon malglatan de l' mondo.