Theognis
SENTENCO


La plej bela sortfavoro estus esti nenaskiĝinta
      kaj neniam vidi lumon de l' bruligante brila sun'.
Sed se tamen vi naskiĝis, estus bele foriri baldaŭ
      tra l' Hadesa pord' kaj sub la tero ripozi en profund'.